ILEI Konferenco ĵus komenciĝis en Ostendo

ILEI Konferenco ĵus komenciĝis en Ostendo


Oostendo, Belgio


Mi informas vin, ke la 48a Konferenco de ILEI estis sukcese inaŭgurita antaŭ horeto en Ostendo, Belgio. La festosalono de la urbodomo estis plena, kaj aŭdis bonvenigan saluton de la urbestro. La konferenco havas 159 aliĝojn, do la plej granda en 28 jaroj, kaj inter la kvar plej grandaj ILEI-konferencoj entute. La partoprenantoj venas en ĉiuj kontinentoj, el entute 34 landoj, rekordo por ILEI. Bonega komenco por la UK en Lillo post semajno. ILEI kreos raportojn pri tio, same la EKO-komunikoj portos al vi pli kompletajn kaj espereble ilustritajn komunikojn. Posttagmeze, la konferenco turnos sin al la publiko, kiu en belga apudmara urbo estas granda kaj multnacia; okazos prezento de konferencanoj multkultura en la urba ĉefplaco. Denove, en mardo, tradicia Lingvo Festivalo prezentos nian lingvan bunton al la publiko, kadre de programoj de la bela nacia festotago. Ĵaŭde kaj vendrede okazos altnivela seminario pri la konferenca temo – 'Post grandaj militoj la granda paco' – kun movadaj kaj ekstermovadaj prelegoj.

Pliaj informoj sekvos.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA

Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero