Interesa Raporto pri Esperanto

OSnews

Tamen la reto ne nur profitigis esperanton. Kvankam ĝi proponas lokon, kie esperantistoj povas renkonti sin reciproke sen devo vojaĝi al konferencoj aŭ lokaj klubkunvenoj, kelkaj esperantistoj kredas, ke ĝuste tiuj fizikaj kunvenoj kunligis la komunumon. La Esperanto-Societo de Nov-Jorko havas 214 membrojn en Facebook, sed nur ok el ili alvenis al la kunveno. Aliflanke la moviĝo al la reto ĝis nun estas neorganizita; oni estigis mesaĝejojn, poŝtlistojn kaj disajn blogojn. La retejo Lernu! […] estas la centro de esperanto en la reto kaj havas retajn kursojn kaj aktivan forumon. Sed ĝi ne progresis el la estetiko de TTT 1.0, kaj la forumo allogas trolojn, kio estas flankrezulto de la esperanta kulturo de akcepto de preskaŭ ia ajn konversacio kondiĉe, ke oni faru ĝin per — aŭ eĉ flanke pri — esperanto. Sed oni povas esperi, ke la reto povas doni al la lingvo novan vivon. Vikipedio kaj ties 215 000 paĝoj estis la unua paŝo, kaj hieraŭ esperanto alvenis al Duolingo, virtuala lernoprogramo, kiu havas 20 milionojn da aktivaj uzantoj — multe pli da homoj ol iam parolis esperanton ekde ties invento. Ĉi tiu artikolo estas la perfekta miksaĵo de du el miaj preferataj temoj: teĥniko kaj lingvo. Tre rekomendinde legi.

(traduko de Marko Rauhamaa en soc.culture.esperanto)


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA