Duolingo: Rezultoj post 6-taga lernado

Esperanto en 6 tagoj per DuolingvoEsperanto-lernado dum 6 tagoj per Duolingvo

Aŭskultu la intervjuon inter la esperantisto Chuck Smith, unu el la kreintoj por memlerna Esperanto-kurso  per la angla, kaj la lernantino Sheldolina, kiu ĵus finis la kurson de Esperanto post 6 tagoj uzante la sistemon de Duolingo .

Laŭ la statistiko de Duolingo, preskaŭ 22000 lernas Esperanton (2015.06.05). La rezultoj estas absolute impresaj kaj elstaraj en Esperanta historio. Tiu granda retlernejo ĉe Duolingvo, se daŭre vekados la intereson pri Esperanto tra la mondo en tioma grado, povos modifi komplete la estontan movadon de la lingvo internacia . Certe, ĝi pligrandigos la parolantaron de Esperanto, ĉefe alportante al ĝi interrete konektitajn homojn, precipe la junulojn. Ke ĝi sukcesu fari tion, por krei la kritan mason por puŝi Esperanton al plusa uzado tra la mondo. Granda paŝo!


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA