​9a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo

Enreta Versio      Malabono
 
logo
​​
9a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo
prelegetoj
La kongresanoj ŝatis kaj ili revenos!
 
Pro la favora akceptemo de plej multaj kongresanoj, la programero pri mallongaj prelegoj, lanĉita pasintjare en la kongreso de Araraquara, ripetiĝos ankaŭ ĉi-jare kadre de la 9a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazonta en Paranapiacaba de la 10a ĝis la 12a de oktobro.

Apoge al la sugesto de kelkaj kongresanoj, la ĉi-jaraj prelegetoj daŭros 12 minutojn, do iom pli longe ol kiam ili estis lanĉitaj. Plia novaĵo tiurilate estas la starigo de konkurso per kiu la kongresanoj mem elektos la plej bonan prezentadon.

Tiaj etaj prezentadoj starigas nekutiman defion por la prelegantoj: provi alloge paroli pri io interesa dum malmulte da tempo. Jam konfirmis sian ĉeeston en la sesio de mallongaj prelegoj: Alex Cesário, el Araraquara/SP; Ísis Okabe Piton kaj James Rezende Piton, el Paulínia/SP; Karina Oliveira, el São Paulo/SP; Mauro Progiante, el Bauru/SP; Emilio Cid, el São Vicente/SP; Frederiko Salmi, el Guraratinguetá/SP; Antonia Sobral, el Silvianópolis; Alfredo Aragón kaj Elmir dos Santos, el Rio de Janeiro/RJ; kaj Paulo Sergio Viana, el Lorena/SP.
mapo
 
Aperigu ankaŭ vian urbon en la mapo!
 

21 urboj jam jesis!

Pli ol 40 personoj, el 21 urboj, jam aliĝis al la kongreso. Statistiko pri la jam aliĝintaj kaj pri iliaj urboj konsulteblas en la kongresa retejon.  La kotizoj restas simbolaj: R$ 30,00 por ne-membroj de EASP; R$ 20,00 por membroj de EASP; R$ 15,00 por ĉiaj akompanantoj kaj gejunuloj ĝis 30-jaraj. Senpagaj por infanoj ĝis 12-jaraj kaj loĝantoj de la fervoja vilaĝo.

 
 
Vizitu la kongresan retejon
Per via frua aliĝo la organizantoj povas aranĝi plibone la eventon.
Musklaku ĉi tie por aliĝi!
 
fervoja muzeo
Pri la evento
La ĉi-jara Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo estas organizata de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kunlabore kun la lokaj esperantistoj el la ABC-regiono.
 
Kontaktu nin
Se vi havas iun demandon kaj sugeston pri la evento aŭ iun proponon por ĝia programo, la organizantoj plezure respondos ĝin per unu el la subaj komunikkanaloj.
 
icon1 icon2 icon3 icon3 icon5

 

 



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA