Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana


​​
---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-06 19:40 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-04-05, dim
Paskodimancho: Kun Jesuo Kristo kiu resurektis, la amo venkis la
malamon, la vivo venkis la morton; danko por la donaco de floroj el
Nederlando; du tviteraj mesaghoj.

2015-04-02, jhau
Sankta Jhaudo: pastroj lernu esti lacaj lau bona maniero ... Papo
Francisko che la roma malliberejo Rebibbia; celebroj de Sankta
Vendredo; al la episkopoj kaj popolo de Kolombio: daurigi la agadon de
justeco, frateco kaj solidareco por konstrui renovigitan socion;
tvitera mesagho ... Jerusalemo: Neniu vera religio povas pravigi la
perforton; Romo: estas subskribita konvencio inter la Sankta Segho kaj
la Itala Respubliko koncerne fiskajn temojn; Kenjo: kreskis la nombro
de viktimoj de la mortiga atako kontrau studentoj; Israelo-Palestino:
la muro ne plu trairos Cremisan; Sirio: la Islama Shtato
alproksimighis al Damasko.

2015-04-01, mer
La Paska Tritago: lau la ekzemplo de la Pasiono kaj Resurekto de
Jesuo, ni rememoru tiujn virojn kaj virinojn kiuj, per la atesto de
sia vivo, respegulas radion de la perfekta amo de Kristo; pri la 10a
datreveno de la morto de sankta Johano Paulo la dua ... Je Sankta
Jhaudo Papo Francisko vizitos la roman malliberejon Rebibbia kie li
lavos la piedojn de malliberuloj; la liturgio de Sankta Vendredo kaj
la paska maldormado; la Sankta Jaro de la Mezerikordo estos starigita
post unu semajno; pluraj tviteraj mesaghoj pripaskaj ... Nigherio:
nova prezidanto post escepte malfacila balotado; Amnestio Internacia:
kreskis 33% la nombro de mortkondamnoj en 2014, sed estis malpli da
ekzekutoj; Nederlando: Palestino farighis membro de la Internacia
Punkortumo en Hago.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero