Pola Retradio: ĉi-vendreda elsendo



En la 425-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA