Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-29, dim
Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) ... Palmodimancho:
Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno ... Pri la
viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la
Junularo en Krakovo ... En aprilo la papo akceptos audience la novan
prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de
Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento;
sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du
novaj tviteraj mesaghoj.

2015-03-26, jhau
Monda preghado por la paco proponita en la 500a datreveno de la
naskigho de sankta Teresa de Avila por ke la fajro de la amo de Dio
venku la brulegojn de la milito kaj la perforto; ne donas ghojon la
malvarma doktrino sed la kredo kaj la espero renkonti Jesuon (kp. Joh.
8:51-59); nova tvitera mesagho ... Strasburgo: konferenco pri la rolo
de la interreligia dialogo kontrau la kresko de fundamentismo;
Francio: pli precizaj informoj pri la mortiga krasho de aviadilo de
Germanwings; Tunizio: la registaro aprobis leghprojekton kontrau
terorismo - aresto ligita al la pasintsemajna atako - la chefurbo
gastigas la Mondan Socian Forumon; Romo: familioj de murditaj
ostaghoj: venku la malamon de la teroristoj per la amo; UN: rekorda
kresko de azilpetoj fare de irakanoj kaj sirianoj; Ghenevo: proksimeco
kaj solidareco de la Sankta Segho al la tuta loghantaro de Ukrainio.

2015-03-25, mer
La eklezio kaj la familio, komunumo de amo kaj vivo benata de Dio
dekomence; en la 20a datreveno de la encikliko Evangelium Vitae (la
Evangelio de la Vivo): la sankteco de la geedzigho lau la dia
perspektivo; alvoko por la laboristoj de la urbo Vibo Valentia kiu
travivas gravan ekonomian situacion ... Kondolencoj kaj preghoj por la
familioj trafitaj de aviadila krasho en Francio; ke la graco kiun
alportas la Sankta Semajno instigu al la kristanoj akcepti la helpon
kiun Dio donas; Marsho por la Vivo en Peruo: "Vivu la vivo!"; papo
Francisko vizitos Torinon en junio dum la elmontro de la Mortotuko;
nova tvitera mesagho
Vatikanurbo: specialan viziton al la vatikanaj muzeoj kaj la Siksta
Kapelo faros grupo de senhejmuloj - Tago de preghado kaj fastado
rememore pri la martiraj misiistoj; Jemeno: shijaistaj ribeluoj baldau
povus konkeri Adenon; Nigherio: ankorau kaptita en la spiralo de
perforto fare de Boko Haram; Usono - Afganio: la kompleta foriro de
usonaj soldatoj ne okazos.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA