Elsendoj de Radio Vatikana




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-16 20:09 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-15, dim
Komentario: Johano 3:14-21 ... Dolorkrio pri la mortigaj atencoj
kontrau kristanoj en Pakistano; alvoko por la loghantaro de Vanuatuo,
trafita de ciklono; la amo de Dio estas senpaga kaj senfina (kp.
Johano 3:14-21) ... Grandega surprizo kaj dankemo pro la anonco de
ekstervica Jubilea Jaro; la episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino
renkontos papon Franciskon; nova tvitera mesagho ... Japanio: la japan
eklezio memorigas la 150an datrevenon de la malkovro de la "kashitaj
kristanoj"; Bjelorusio: kardinalo Parolin celebris meson en Minsko;
Palermo: plurlingva kaj pluretna krucvojo por diri "ne" al la milito
kaj novaj sklavecoj.

2015-03-12, jhau
La profetoj en la historio de la rilatoj de Dio kun lia popolo: la
ekzemploj de Johana de Arko kaj Antonio Rosmini ... Ne ekzistas peko
kiun Dio ne povas pardoni; audienco kun la episkopoj de Koreio;
programo de la pashtista vizito al Pompejo; gratuloj okaze de la dua
datreveno de la elekto de papo Francisko; nova tvitera mesagho ...
Romo: La konstruo de la universala bono de la paco kaj la misio de la
Sankta Segho; San-Salvadoro: estas fiksita la dato de la beatproklamo
de la chefepiskopo-martiro Oscar Romero; Bruselo: publika manifestacio
de religiaj estroj por diri "ne" al la tragedio de teroro; Irako kaj
Sirio: la Islama Shtato uzas klorobombojn - nova situacio en urbo
Tikrit - strategiaj malfacilajhoj de ISh - suferado de infanoj en
Sirio; Libio: la registaro petas tankojn kaj aviadilojn; Hispanio
estas riparita kaj baldau remalfermota la Caminito del Rey (la pado de
la regho).

2015-03-11, mer
La Prezento en la Templo (Luko 2:22-40) kaj la graveco kaj valoro de
maljunuloj en la familio ... Papo Francisko vizitos la roman
malliberejon Rebibbia je Sankta Jhaudo; por peti pardonon al Dio,
necesas sekvi la instruon de la Patronia; intervjuo kun argentina
jhurnalo: la realajhon oni pli bone vidas el la periferio ol el la
centro; du novaj tviteraj mesaghoj ... Strasburgo: La Konsilio de
Europo pri la komercado per homaj organoj en Kosovo en la pasinta
jarcento; Kievo: bataloj kaj mortoj en orienta Ukrainio; Usono -
Ruslando: pliakrigho de rilatoj post la alveno de armeaj veturiloj kaj
tankoj el Usono en la baltaj landoj; Kubo: nova katolika preghejo, la
unua post la revolucio; UN: denunco pri la dauraj malrespektoj de la
homaj rajtoj en Meksikio; Karakaso: granda strechigho inter Venezuelo
kaj Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA