Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-09 23:40 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-08, dim
Komentario: Marko 1:29-39 ... La komercado de homaj estuloj estas
hontinda plago; pri la signifo kaj valoro de la malsaneco; vizito al
parohho en la periferio de Romo; renkonto kun la pastraro de la
diocezo Romo en la 19a de februaro; urghas doni novajn spacojn al la
virinoj en la vivo de la eklezio; la kristanoj estu la apostoloj de la
kvartalo; televida partopreno en kolokvo pri la nutrado de la planedo;
du tuiteraj mesaghoj.

2015-02-05, jhau
La eklezio devas anonci la evangelion en malricheco por unika celo, la
mildigo de la mizero de la pli malrichaj; audienco kun la episkopoj de
Greklando: kontraustari la kulturon de maloptimismo kaj atesti
fratecon kaj solidarecon; letero al la papa komisiono por la defendo
de neplenkreskuloj: ne estas loko en la pashtistaj servado por tiuj
kiuj fitraktas infanojn; papo Francisko akceptis audience la
prezidanton de la oceania respubliko Kiribato, Anote Tong; finighis la
kvara monda kongreso de la internacia reto de lernejoj nomata Scholas
Occurrentes; monsinjoro Bruno Musaro nomumita kiel apostola nuncio al
Egiptio ... Ghenevo: UN kondamnis la kruelajhojn de la Islama Shtato;
Ukrainio: europaj kaj usonaj diplomataroj aktivas por remalfermi la
eblecon de dialogo; Hindio: kristanoj arestitaj en nov-Delhio pro
manifestacio post bruligo de preghhejo kaj aliaj atakoj.

2015-02-04, mer
La patroj estu cheestaj en la familio sen esti puraj kontrolistoj;
nova alvoko por la paco en Ukrainio; saluto al pilgrimuloj el Slovakio
... La chiutaga kontemplo de la evangelio helpas havi la veran
esperon; en la Tago de la Konsekrita Vivo: obeemo kaj sagheco en la
ghojo kaj la kreivo; formala agnosko de la martirigho de episkopo
Oscar Romero; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: pri episkopo
Romero, la unua martiro de la novaj nunepokaj martiroj - la unua
internacia tago de preghado kaj medito kontrau la komercado de homaj
estuloj; Nigherio: bombadoj al lokoj okupataj de Boko Haram; Jordanio:
ni tremigos la teron sub la ghihadanoj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero