Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-02 20:13 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-01, dim
Komentario: Marko 1:21-28 ... Papo Francisko vizitos Sarajevon en
junio; Jesuo en la sinagogo kaj la unuarangeco de la Parolo de Dio; la
Nacia Tago por la Vivo en Italio ... Telegramo al la nova prezidanto
de la Itala Respubliko Sergio Mattarella; audienco kun membroj de la
itala konfederacio de la bienuloj-kultivistoj; nova tuitera mesagho
... Vatikanurbo: enkonduka raporto de la Akcelanto de la Justico; UN:
la virinoj, dufoje viktimoj de konfliktoj; Jemeno: manifestacio
kontrau shijaistaj ribeluloj.

2015-01-29, jhau
Ne sekvas la novan vojon inauguritan de Jesuo tiuj, kiuj privatigas la
kredon, enfermante sin en elitojn kiuj malshatas la aliajn (kp.
Hebreoj 10:19-20) ... Akcepto de la mikskomisiono por la dialogo inter
la katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj; nova tuitera mesagho: la vera
amo ... Luksemburgio: konvencio inter la lando kaj religiaj komunumoj
shajnas malvenko por la katolika eklezio; Usono: nacia interreligia
iniciato pri la paco en Proksima Oriento; Koreio: konferenco de la
religioj por la paco aranghos preghrenkonton en Nord-Koreio; Grekio:
alvenis la prezidanto de la Europa Parlamento - anoncitaj estas
redungoj, salajrokreskoj kaj rekonektoj de la kurento - intervjuo pri
la humaneca krizo en la lando.

2015-01-28, mer
Tro da knaboj estas orfoj pro tio, ke la okcidenta kulturo forigis la
figuron de la patro; saluta ludo de cirkaj artistoj ... Mesagho por
karesmo: la globalizado de indiferenteco kaj la renovigho de la popolo
de Dio - 24 horojn por la Sinjoro, iniciato lanchota en marto; pri la
lumanta vivekzemplo de Chiara Lubich, fondinto de la movado Focolare;
Tuitera mesagho en la 70a datreveno de la liberigo de Auschwitz;
rendevuoj de papo Francisko dum la venontaj tri monatoj ... Londono:
srilankaj rifughintoj povas finfine repatrujighi; Sirio: kurdoj festas
la liberigon de Kobane.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA