EASP-kuriero 147


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 147      12/02/2015

     
BEL-Konferencoj reaktiviĝas
 
 

BEL-KonferencojPost kvarjara halto, Brazila Esperanto-Ligo (BEL) freŝdate anoncis la reaktivigon de sia kleriga aranĝo, kiu ĉi-jare okazos en la urbo Juiz de Fora/MG, inter la tagoj 3a kaj 4a de aprilo.

Malkiel kongreso, BEL-Konferencoj konsistas el prelegaro kaj diskutado pri ĝeneralaj temoj, kun kleriga celo. Laŭ la ĉeforganizanto, Paulo Sergio Viana, la aranĝo estos "senpaga, neformala, malfermita". Krome la ĉeestantoj ricevos senkoste kajeron kun la prelego-resumoj.

La urbo Lorena/SP gastigis la unuan eldonon de BEL-Konferencoj, en 2008. Sekvajare ĝi okazis en Bandeira do Sul/MG, kaj lastafoje en Piracicaba/SP.

Por inaŭguri la novan konferenco-ciklon, estis invititaj jenaj prelegistoj: Nazaré Laroca, Guilherme Jardim, Túlio Flores, Alfredo Aragón, Karina Oliveira, Ivan Colling, Fernando Pita, Paulo Nascentes, Elmir Lima kaj Francisco Wechsler.

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de BEL.   

Konferencejo:
Museu do Banco de Crédito Real
Av. Getúlio Vargas 455




Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA