La UK en Nitra kun speciala posxtmarko kaj sxtatestra protekto


---------- Forwarded message ----------
From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS <ret-info@eventoj.hu>



Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
LA UK EN NITRA KUN SPECIALA POŜTMARKO KAJ ŜTATESTRA PROTEKTO

La preparlaboroj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en la slovaka urbo Nitra komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj.

– Lige al la UK en Nitra okazos nekutima en la nuna epoko evento: eldono de porokaza poŝtmarko kun Esperanto-rilata temo. La ĝenerala direktoro de la Slovaka Poŝto, inĝ. Tomáš Drucker konfirmis tion en letero al Stano Marček, en kiu li skribis pri la intenco eldoni du poŝtmarkojn en 2016, kiam Slovakio unuafoje funkcios kiel la prezida lando de Eŭropa Unio. Jam pli frue estis decidite, ke la unua marko estos dediĉita al "ŝtat-reprezentaj aferoj", sed la dua ankoraŭ ne havis specifan temon. "Tial ni bonvenigas vian iniciaton eldoni poŝtmarkon okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu same okazos ĉe ni la unuan fojon", skribis inĝ. Drucker, aldonante, ke "per komunaj fortoj ni sukcesos videbligi nian landon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo".

– La komunan fortostreĉon esprimas ankau la simbola gesto, laŭ kiu s-ro Andrej Kiska, prezidento de Slovakio, akceptis la inviton de Slovakia Esperanto-Federacio, SKEF fariĝi la alta protektanto de la 101-a UK. S-ro Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la 5-jaran oficon ekde la 15-a de junio.

– laŭ gk de CO –

------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA