Esperanto sur Pola Listo de Nemateria Kultura Heredajho




Od: Jerzy Walaszek <jerzy.walaszek@wp.pl>


Estimataj amikoj, adeptoj kaj simpatiantoj de Esperanto, karaj esperantistoj
​ ​
en Pollando kaj en la tuta mondo !


Permesu anonci la Epokan Novaĵon de pola esperantistaro, kiu danke al la
​ ​
intensa kunlaboro kun Polaj Parlamentanoj de la Parlamenta Grupo Subtenanta
​ ​
Esperanton (PGSE), Polaj Esperanto-Organizaĵoj, Pola Instituto de Nacia
​ ​
Kultura Heredaĵo kaj fine kun helpo de landaj kaj eksterlandaj Eminentaj
​ ​
Sponsoroj, ni ĝisvivis la honoron ricevi aproban subskribon de Pola Ministro
​ ​
pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, kiu permesis lokigi ESPERANTON sur Polan
​ ​
Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

La sukcesa evento, iniciatita de la prezidanto de PGSE, eminenta pola
​ ​
senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj eminenta Honora
​ ​
Membro de
​ ​
Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto - Kazimierz Krzyżak, permesas
​ ​
estonte proponi ESPERANTON sur Reprezentativan Unesko-Liston de Nemateria
​ ​
Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Kiel pola deponanto de la lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo, mi petas
​ ​
redaktorojn de Esperanto-gazetoj, -portaloj, -radioj kaj -televidoj,
​ ​
disvastigi tutmonde la historian eventn pri enlistigo de Esperanto, la 20-an
​ ​
de novembro 2014 j., sur Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Kun vortoj de espero kaj internacia amikeco - Jerzy Antoni Walaszek -
​ ​
prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero