Septembra revuo Esperanto de UEA



La enhavlisto de la septembra kajero:

  • 171 ... Malferme: Fabrício Valle anoncas la malfermon de la Jaro "Montevideo 60" kaj invitas la esperantistaron pripensi diversajn aspektojn pri la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto sub diversaj perspektivoj.
  • 173 ... Unua Alineo: Vere interesaj ideoj pri la daŭripova evoluo en la informado pri Esperanto.
  • 174 ... Dek Demandoj: Mark Fettes parolas pri niaj universalaj kongresoj. En Bonaero li malfermis sian unuan UK-on kiel prezidanto de UEA.
  • 176 ... ILEI-Konferenco: La ILEI-Konferenco en Montevideo montris ian specialan viglon kaj iom redonis la etoson de 1954, kiam Unesko aprobis la unuan rezolucion pri Esperanto.
  • 178 ... Kalejdoskopo: Preskaŭ ekskluzive pri kelkaj okazaĵoj el Bonaero, ĉefe asigno de premioj.
  • 180 ... La UK en Bonaero: Jen plia forlaso de la tradicio: la UK estas pritraktata sub tute ne atendita maniero, dank' al la fakto, ke ĉio kio okazis en Bonaero ne plu estas novaĵo.
  • 183 ... Scienca Agado: Kelkaj esperantistoj ne kredas pri la valoro de la streboj por la scienca agado en Esperanto, sed Francesco Maurelli tre trafe respondas, ke jes, ni ne perdas tempon per la scienca E-agado.
  • 184 ... Belartaj Konkursoj: Humphrey Tonkin raportas pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2014 kaj demandas ĉu pli junaj homoj nun pretas transpreni la torĉon de nia originala literaturo. Pensiga artikolo.
  • 186 ... UK sub lupeo: Claude Nourmont kvazaŭ recenzas la Internacian Artan Vesperon en Bonaero.
  • 188 ... Interlingvistiko por Esperantistoj: Jen la tria artikolo el la serio de Federico Gobbo pri interlingvistiko.
  • 190 ... Populara programero: La Kleriga Lundo ricevis la kutiman sukceson.

--


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
*


Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero