Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB



---------- Forwarded message ----------
From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS <ret-info@eventoj.hu>
Date: 2014-07-03 19:23 GMT-03:00
Subject: [ret-info] Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB
Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj.

Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj.

Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.

STEB estas funkciigata de "Lingvo-Studio, LS" en la Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto, kaj ne ricevis eksteran financan subtenon nek de landa asocio, nek de E@I aŭ ESF, nek de aliaj instancoj...

Adreso de STEB estas: http://www.eventoj.hu/steb/ 

Oficejaj kunlaborantoj: Szilvási László kaj Mészáros István, kontakteblo: oficejo@eventoj.hu

Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj!

Szilvási László


Novaj materialoj post la lasta komuniko (dum la lasta jaro)

- Jean-Pierre Petit: - Ĉio relativas - bildostria rakonto - fiziko

- Jean-Pierre Petit: - Praeksplodo (Big Bang) - bildostria rakonto - fiziko/astronomio

- Jean-Pierre Petit: La Geometriumo - bildostria rakonto - matematiko

- Jean-Pierre Petit: La Kronologiumo (La tempo) - bildostria rakonto - fiziko

- Jean-Pierre Petit: - La Ekonomiumo - bildostria rakonto - direktado de entreprenoj

- Jean-Pierre Petit: - La Kosmo kaj ili - bildostria rakonto - fiziko/astronomio

- Jean-Pierre Petit: - Informadiko - Popularscienca bildostria rakonto - inĝenierado

- Manlibreto pri Linukso - de Antonio Codazzi -- inĝenierado/komputado - Granda sintezo de la komandlinioj de Linukso komplete en Esperanto. Tre utila por Ubuntu.

- Kapvortoj en PIV1, korektoj, versio 1.4, Ĵeromo Vaŝe -- vortaro

- Titolaro de medicinaj artikoloj - Kolekto de titoloj de medicinaj artikoloj en la revuo Medicina (Internacia) Revuo inter 1951-1986. -- medicino

- Meteologio – Sciencpopularigaj filmitaj prelegoj por lernuloj de elementaj lernejoj pri vento kaj ventaj aferoj, aranĝitaj de Cyrille Hurstel: 1. Kio estas fenefiko? – 2. Ventoŝirmilo – 3. De kie venas la vento? – 4. Mezuri la venton -- geologio / meteologio

- Seminario pri amaskomunikiloj - Prelego de Lu Wunsch-Rolshoven -- direktado / merkatiko

- Moskva klimato: Ĉu kulpas la kalendaroj? - Ergard Budagjan, artikolo aperinta en Scienco kaj Kulturo. -- geologio / meteologio

- Ŝipoj kaj ŝipkonstruado - el la libro de Erasm Nawrowski -- vortaroj

- Lernolibro pri fiziko, volumo 2, elektromagneta indukto - de Walter Bernard -- fiziko

- La volvotigo de amikeco – libro de Ŝoiĉi Hori, Japanio 1965 -- biologio

- Kondukanto (gvidilo) al la Stacia Pilkludo (Basbalo) - priskribo kaj ludreguloj el 1910 -- ceteraj (sporto)

- Terminaroj en Jarlibro de UEA pri Aeronautiko / Armeo / Fervojo / Filatelo / Gastronomio / Kudrado /Leĝoj kaj juro /  Maro / Matematiko / Meteologio / Muziko / Radio / Ŝoseoj kaj vojkonstruado

- 11 paroladetoj pri Pekoteko – de Rüdiger Eichholz -- vortaroj

- Kiel funkcias televido? - Leo de Cooman -- inĝenierado, telekomuniko

- Interkomputo-1982 - konferenco en Budapeŝto en 1982. Prelegoj en 6 volumoj. -- inĝenierado, komputado

- La araneoj - prof. Agostinho da Silva - Konversacioj pri araneoj. Eldono 1944, Portugalio -- zoologio

- Baza kurso pri fotografio - de Lode Van de Velde -- inĝenierado - ceteraj fakoj

- Juraj terminologiaj problemoj - verko de Ivo Lapenna -- juro

- Filmo-industria vortaro de aŭstrala ETV -- vortaroj

- Baza Radikaro de Wouter F. Pilger -- vortaroj

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________ 
                            Komentu, aldonu vian opinion ĉe : http://www.facebook.com/Ret.Info
-- 



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA