Renkonto en Loreno - Sud-paraiba Valo.




La 1-an de junio 2014 okazis en la urbo Lorena, en la brazila shtato San-Paulo, unu pli Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. En tre agrabla etoso, kunsidis pli ol kvardek homoj el deko da urboj el tri shtatoj. De la naua horo ghis la dek-sesa kaj duono chiuj kunvenis che la  Kulturdomo de Lorena. Post akcepta luncho, Aleksandro Prado prelegis pri rimedoj por havigo de flueco en fremda lingvo – inkluzive de Esperanto. La publiko vigle diskutis la aferon. Antau la tagmangho, la tuta grupo promenis tra la urbocentro portante Esperantan flagon kaj rubandojn, disdonante centojn da flugfolioj – kaj vizitante historiajn konstruajhojn. Posttagmeze, oni auskultis "Guton da gramatiko" kaj  paroligan ekzercon per projekciado de interesveka filmeto (sub la gvido de José Roberto Tenório, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paulo). Sekvis informoj fare de Givanildo Ramos Costa (Kultura Kooperativo de Esperatistoj), Alan Argolo (Asocio Esperantista de Rio-de-Jhanejo) kaj José Roberto Tenório (Esperanto-Asocio de San-Paulo). Poste prelegis Maria Nazaré Laroca pri la temo "Chu poezio estas necesa?" kaj Francisco S. Wechsler, pri la revuo "Brazila Esperantisto".
La longatinga radistacio "Aparecida" informis pri la evento.
Dum la tuta tago funkciis eta libroservo kaj vendado de Esperantochemizoj kaj –objektoj.
La proksima renkonto en la Paraiba Valo okazos en oktobro 2014, en la shtato Rio-de-Jhanejro.

From: Paulo Sérgio Viana <psviana@terra.com.br>
Date: 2014-06-03 22:20 GMT-03:00
Subject: Bv disvastigi nian renkonton
To: Tenorio <vortulo@gmail.com>


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA