Julia-Augusta revuo Esperanto en UEA.ORG


​​
Estimataj abonantoj de la revuo Esperanto,

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

La enhavlisto de la julia-aŭgusta kajero:

  • 147 ... Malferme: Mark Fettes sobre kaj objektive prezentas kelkajn konsiderojn pri la raporto pri la agado de UEA en 2013 kaj pri la unujariĝo de sia mandato.
  • 149 ... Unua Alineo: Ĉu UK povas esti deficita – La 9-a Movada Foiro – Kampanjo por novaj T-ĉemizoj.
  • 150 ... Kalendaro: Eventoj de septembro ĝis inkl. novembro 2014
  • 152 ... Dek Demandoj: Kirill Ŝvedov estas granda viziulo kaj per simpla iniciato liveras al la esperantistoj tre interesajn videojn kun subtekstoj en Esperanto. Li rakontas pri siaj laboro kaj ideoj.
  • 154 ... Kalejdoskopo: Preskaŭ artikoleto, granda noto prezentas la Pupekspozicion en Japanio, sub la iniciato de Etsuo Miyoshi.
  • 156 ... EEU-agado: Eŭropa Esperanto-Unio senlace plenumas tre malfacilan taskon, nome konstante informi la Eŭropan Parlamenton pri la potencialo de la lingvo Esperanto por solvado de lingvaj problemoj kadre de la Eŭropa Parlamento. La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn en sia rezidejo.
  • 159 ... Recenzoj: Konciza historio de kristanismo, de Gerrit Berveling kaj L'espéranto en quarante leçons, de Jean-Luc Tortel estas la du libroj recenzitaj.
  • 160 ... UEA-raporto: Raporto pri la agado de UEA en 2013, kun resumo de ĉiuj laborkampoj. Kompleta raporto troveblas en la reto.
  • 162 ... Spezkontoj: La spezkontoj de UEA montras kien iras la mono.
  • 163 ... Bilanco - OI: La bilanco de UEA rilate la jaron.
  • 164 ... Interlingvistiko por Esperantistoj: La dua artikolo de la serio Interlingvistiko por Esperantistoj pritaktas la klasifikadon de la planlingvoj, montrante ke la afero estas pli kompleksa ol oni povas imagi.
  • 166 ... Eventoj en Nederlando: Kvar gravaj ekstermovadaj eventoj en Nederlando, sed esperantistoj partoprenis la organizadon.
  • 167 ... Laste Aperis: La plej lastaj aperintaj libroj, en listo kompilita de la libroservo de UEA.


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero