Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-06-01, dim
Komentario: Johano 17: 1-11 ... En la soleno de la Chieleniro de la
Sinjoro; preghoj por Ukrainio kaj Centrafrika Respubliko; pri la Monda
Tago de la Socikomunikiloj kaj la beatproklamo de Patrino Espero
(1893-1983) ... Papo Francisko preghos venontdimanche kune kun la
prezidantoj de Israelo kaj Palestino; inauguro en Romo de la 37a nacia
arigho de la Movado Renovigho en la Sankta Spirito; nova titolo por la
Dipatrino; neforgesebla tago che la papo por centoj da infanoj el
Napolo kaj Romo; granda doloro pro la nesolvita krizo en Sirio;
instigoj al la nove ordenita monsinjoro Fabio Fabene ... Kamerunio:
pastroj kaj religulino liberigitaj; Sudano: mortkondamnita kristanino
povus esti baldau liberigita; Mjanmaro: dauras la kampanjo de Aung San
Suu Kyi por reformo de la konstitucio.

2014-05-29, jhau
Nova mesagho per Tuitero ... Informoj pri papo Francisko: episkopa
konsekro al monsinjoro Fabio Fabene; renkontigho kun membroj de la
Internacia Movado de la Renovigho en la Spirito (katolikaj
hharismuloj) ... Sirio: kunsido en Romo por kunordigi la katolikajn
bonfarajn organizajhojn en Sirio - fina malkonstruo de siriaj hhemiaj
armiloj estas prokrastita; Vatikanurbo: kresko de la nombro de
baptitaj fideluoj en la mondo; Centrafrika Respubliko: masakro en
chefurba preghejo; Egiptio: kiel atendite, Abdul Fatah Al-Sisi
elektighis kiel la nova prezidanto de Egiptio; Sudano: la mondo
kortushighas pri la sorto de Meriam Yehya Ibrahim; Sud-Sudano: pli ol
unu miliono da enlandaj rifughintoj; Australio: la sercho de la
malaperinta malajzia aviadilo devas rekomencighi aliloke.

2014-05-28, mer
Memoroj pri la vojagho de papo Francisko al la Sankta Lando:
pardonpeto pro la dividoj kiuj turmentas la fratojn en Kristo ...
Informoj pri papo Francisko: venis la tempo por liberigi la viktimojn
de la komercado de homestuloj; danka vizito al la baziliko Sankta
Maria la Granda; sindevigoj de la papo en junio kaj augusto; ghojplena
renkontigho kun la Trajno de la Infanoj
EU: Ruslando kunlaboru kun la nova prezidanto de Ukrainio -
perspektivo de shanghoj de politikoj en la Unio; Tajlando: etoso de
subpremoj kaj atendo; Pakistano: kreskas zorgoj pri la destino de
mortkondamnita kristanino Asia Bibi; Sudano: kristana patrinon naskis
en malliberejo.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)


-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA