Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-04-13, dim
Komentario: La pasiono de Jesuo Kristo (Mateo 26:14-27:66) ... Meso de
la Dimancho de la Palmoj: chu ni estas kiel Judaso au Pilato, au kiel
Maria? ... Brazilaj geknaboj liveris la krucon de la Monda
Junularo-Tago al samaghuloj el Krakovo; venonta renkontigho kun la
gejunuloj de Azio en Sud-Koreio.

2014-04-10, jhau
La fermigho de la fariseoj kaj la diktaturo de la ununura pensado (kp.
Johano 8:55-59)
"Krimo kontrau la homaro": parolado al partoprenantoj de konferenco
pri la komercado de homaj estuloj; al la papaj institutoj: "ke la via
estu homa, ne laboratoria, scienco"; nova tuixtera mesagho ...
Ukrainio: la Europa Komisiono starigis subtenan grupon - plurlanda
renkontigho pri la krizo venontsemajne; Sirio: pasis tri jaroj post la
komenco de la interna milito - humaneca helpo ankau de Israelo - la
situacio de la rifughintoj en Libano - pledo de maronita pastro al la
internaciaj kaj regionaj potencoj; Venezuelo: ekaperis dialogo inter
la registaro kaj la opozicio; Nord-Koreio: cent loghantoj
jughprocesitaj pro kontaktoj kun religiaj grupoj en Chinio.

2014-04-09, mer
Pri la donoj, au hharismoj, de la Sankta Spirito: la sagheco ... Beno
al grandega kruco el ligno de shipoj de almigrantoj kiuj shiprompis
apud Lampedusa; korpremataj vortoj por la amata Sirio kaj la mortigo
de 75-jaragha nederlanda pastro Frans van der Lugt - pri la
forkaptitoj de Sirio - pregho kaj pledo por paco en Sirio; ne ekzistas
kristanismo sen kruco; Sanktan Jhaudon, papo Francisko celebros meson
che centro de solidareco en Romo; la papo levis ghis la rango de
episkopeco la taskon de subsekretario de la Sinodo de la Episkopoj;
kondolenco pro la forpaso de kardinalo Emanuelo la 3a Delly, emerita
partiarko de Babilono de la Hhaldeoj ... Ghenevo: kunsido de
shipentreprenistoj kaj maristoj che la Internacia Laboro-Organizo;
Koreio: kreskas la nombro de rifughintoj al la Sudo.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero