Radio Vatikana - Programaro



2014-03-23, dim
Komentario: Johano 4: 5-42 ... Jesuo kaj la samarianino: la Sinjoro
estas pli granda ol antaujughoj; pri la monda tago por la lukto
kontrau tuberkulozo; "24 Horoj por la Sinjoro" ... Informoj pri papo
Francisko: alvoko chesigi perfortajhojn en Sud-Sudano; kondolenca
telegramo pro la forpaso de la siro-ortodoksa patriarko Ignaco Zakka
Iwas; estas starigita papa komisiono por la defendo de la
neplenkreskuloj; fortaj vortoj de papo Francisko kontrau mafioj
Movada informo: 80-jarigho de pastro Bernhard Eichkorn.

2014-03-20, jhau
Renkonto kun la shtalfabrikistoj de Terni por renovigi la proksimecon
de la eklezio al la mondo de laboro; meso en Domo Sankta Marta: la
homo, kiu konfidas je si mem, je sia richajho au la ideologioj, estas
destinita al malfelicho (Luko 16:9-31) ... Informoj pri papo
Francisko: la papo akceptis audience prezidanton Filip Vujanovic de
Montenegro - nova mesagho per Tuitero ... Vatikanurbo: Gravaj novajhoj
por la Vatikana Apostola Biblioteko; Ukrainio: ne plu okazos kunvenoj
de la G8 - la ghenerala sekretario de UN renkontighis kun la rusa
ministro pri eksterlandaj aferoj - deklaro de la ukrainia parlamento -
rusaj pasportoj disdonataj en Krimeo - akordo pri asociigho inter
Ukrainio kaj la EU, doganaj impostoj nuligitaj - resumo de intervjuo
pri la situacio; Egiptio: eksplodis perforto en la placoj; Sud-Sudano:
grava urbo denove regata de la registaro, ribeluloj promesas
kontrauatakon; Bangladesho: toksikaj drogoj che stratinfanoj;
Australio: estas serchataj restajhoj de la malajzia aviadilo
malaperinta antau 12 tagoj.

2014-03-19, mer
Patroj, estu chiam proksimaj al viaj gefiloj kiel sankta Jozefo; por
tiuj, kiuj ne havas patron ... Vatikanurbo: papo Francisko renkontis
reprezentantojn de diversaj religioj; Krimeo: rimarkinde kreskas la
strechiteco - kunsido de la Sekureca Konsilio; Egiptio: perfortajhoj
dum kontrauregistara protesto - dato de balotado estas anoncota;
Malajzio: senchese dauras la serchado de la malaperinta aviadilo.
Video Evangelio: 3 DIMANĈO DE KARESMO (A)
En tiu tempo Jesuo iris al Samaria urbo, nomata Siĥar,
apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef.
Tie estis la puto de Jakob.
Lacigita pro la vojirado, Jesuo sidiĝis apud la puto.
Estis ĉirkaŭ tagmezo.
Liaj disĉiploj jam foriris en la urbon por aĉeti nutraĵojn.
Samaria virino venis por ĉerpi akvon.
Jesuo diris al ŝi: „Donu al Mi trinki."
La virino respondis:
„Kial Vi, kiu venas el Judeo,
petas trinki de mi, kiu estas Samarianino?"
La Judoj ne havas bonajn interrilatojn kun la Samarianoj.
Jesuo respondis al ŝi:
„Vi ne scias, kiu estas tiu, kiu petas de vi por trinki;
kaj vi ne scias, kion Dio povus doni al vi pere de Li.
Se vi scius tion, vi mem petus Lin, kaj Li donus al vi vivan akvon."
La virino rimarkis:
„Sinjoro, Vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda.
De kie do Vi prenas tiun vivan akvon?
Ĉu Vi estas pli granda ol nia patro Jakob,
kiu trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj brutoj,
kaj poste donis al ni la puton?"
Jesuo respondis al la virino:
„Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos.
Sed kiu trinkas el la akvo, kiun Mi donos al li, neniam plu soifos;
kaj la akvo, kiun Mi donos al li,
fariĝus en li fonto ŝprucanta por eterna vivo."
La virino diris al Li: „Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon;
tiel mi ne plu soifos, kaj ne devos veni ĉi tien por ĉerpi."
Jesuo diris al ŝi: „Iru, voku vian edzon kaj revenu ĉi tien."
Respondis la virino: „Mi ne havas edzon."
Jesuo diris:
„Prave vi diris: Mi ne havas edzon;
ĉar vi havis kvin edzojn,
kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo."
La virino ekkriis: „Sinjoro,
mi vidas, ke Vi estas profeto!
Niaj patroj, la Samarianoj, adoradis Dion sur ĉi tiu monto;
kaj vi en Judeo diras
ke la nura loko por adori Dion estas Jerusalemo."
Jesuo diris al ŝi:
„Vi Samarianoj adoras Dion ne konante Lin;
ni en Judeo adoras kaj konas Lin,
ĉar Dio savas la homojn komencante de nia popolo.
Sed kredu al Mi, venas la tempo, kiam adoro al Dio
ne plu estos ligita al ĉi tiu monto, aŭ al Jerusalemo.
Venas tempo, eĉ, ĝi jam venis,
kiam la homoj adoros la Patron en la Spirito kaj vero.
Dio estas spirito kaj kiu adoras Lin
devas esti gvidata de la Spirito kaj de vero."





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko




--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero