Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 501
2013-06-06

Enhavo:

  1. Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

KIAL ĴURNALISTOJ INTERESIĜU PRI ESPERANTO?

La prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?, kiun Kalle Kniivilä faris en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA ĉe Vimeo kaj Youtube. La prelego estas ankaŭ legebla, ĉar ĝia teksto aperis en Libera Folio. Tiu reta ĵurnalo, kies redaktoro Kniivilä estas ekde ĝa komenco, iĝis dekjara du semajnojn antaŭ la Malferma Tago.

Kniivilä, mem profesia ĵurnalisto, donas multajn ekzemplojn pri la sinteno de ĵurnalistoj al Esperanto-rilataj aferoj. Tion li sondis per enketo, kiun li faris inter siaj kolegoj, demandante pri pluraj konkretaj aferoj, ĉu ili estas sufiĉe interesaj por ricevi spacon en gazeto. El la respondoj Kniivilä faras konkludojn kaj konsilojn pri tio, kiajn aferojn indas proponi al ĵurnalistoj por publikigo. Sekve, la prelego estas leciono pri informado pri Esperanto al la ekstera publiko.

La filmo estas realigita de Francisco L. Veuthey kaj daŭras 48 minutojn. Krom la prelego, ĝi inkluzivas ankaŭ la diskuton kiu sekvis la prelegon. Ankaŭ la alia prelego de Kniivilä en la Malferma Tago, Kial esperantistoj interesiĝu pri ĵurnalismo?, estis registrita por la Reta Kinejo.

APERIS LA AKTOJ DE LA HANOJA ESPERANTOLOGIA KONFERENCO

Sub la titolo Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo aperis la aktoj de la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankaŭ gvidis la konferencon.

La Esperantologiaj Konferencoj estas organizataj de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora branĉo de UEA, kaj ili okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en la jaro 1978.

En Hanojo okazis kvin prelegoj. Tiu de Nguyen Xuan Thu estas verŝajne la unua publikigaĵo pri la temo, kiel esperantigi vjetnamajn nomojn. La kontribuaĵo de Kadoja Hidenori pri la konfronto inter frazeologio kaj lingvaj rajtoj estas firma kritiko de pluraj nuntempaj fenomenoj en Esperanto kaj esperantologio. La studo de Ilona Koutny traktas semantikajn modelojn kaj vortfaradon en pluraj lingvoj kompare al tiuj de Esperanto.

La prelego de Heidi Goes pri la historio de la indonezia Esperanto-movado estas unu el la rezultoj de ŝiaj esploroj, ankaŭ surlokaj; la alia estis restarigo de tiu delonge mortinta movado. Fine, Mélanie Maradan prezentas la vivon kaj verkon de Eugen Wüster kaj ŝian opinion pri terminologia laboro ĝenerale kaj pri la fonda kontribuaĵo de Wüster aparte.

Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio, A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 65 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas €10,50 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto de 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).





--

Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero