Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 498
2013-05-02


Enhavo:

  1. Bondeziroj de UEA al la nova reĝo de Nederlando
  2. Ĵurnalismo en ĉefrolo dum la aprila Malferma Tago

BONDEZIROJ DE UEA AL LA NOVA REĜO DE NEDERLANDO

La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.

Via Reĝa Moŝto,

Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlano kaj transdoni al Vi elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof. Probal Dasgupta kaj la tuta Estraro de UEA.

UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1908. Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Roterdamo, kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.

En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel "Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro" kaj "Unueco kaj diverseco". Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo.

Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko por Via lando kaj ĝia popolo. Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro

GVIDLINIOJ POR TERMINOLOGIAJ POLITIKOJ DE UNESKO EN ESPERANTO

La internacia informejo por terminologio Infoterm, en kiu UEA membras ekde 2011, instigis la Komisionon pri Terminologiaj Instancoj de UEA al tradukado de la Unesko-dokumento Gvidliniojn por terminologiaj politikoj. La kelkdekpaĝa dokumento estas sistema referenco por ĉiu, kiu diverscele deziras projekti, plani kaj efektivigi terminologian politikon por subteni daŭrigeblan evoluigon de sia lingva komunumo.

La originala anglalingva dokumento estis tradukita de Geoffrey Sutton, kaj fake kaj lingve reviziita de teamo. Fine de aprilo ĝi aperis en la retejo de Infoterm apud versioj en dek aliaj lingvoj. Kvankam la Esperanto-versio ne estas oficiala dokumento de Unesko, ĉar Esperanto ne servas kiel oficiala lingvo de tiu organizaĵo, ĝi aperis kun permeso de Unesko.

Aliaj terminologiaj projektoj komenciĝos baldaŭ. Interesatoj pri terminologio povos viziti la budon Terminologio dum la Movada Foiro de la 98-a UK en Rejkjaviko.

ĴURNALISMO EN ĈEFROLO DUM LA APRILA MALFERMA TAGO

60 vizitantoj el 12 landoj ĉeestis la 38-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo, antaŭtage de la 105-a datreveno de UEA. La ĉefpreleganto estis Kalle Kniivilä, profesia ĵurnalisto kaj redaktoro de la populara retgazeto Libera Folio, kies 10-a datreveno pasis nur kelkajn tagojn pli frue. Kalle Kniivilä faris du prelegojn, titolitajn en demanda formo: Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto? kaj, kvazaŭ spegule, Kial esperantistoj interesiĝu pri ĵurnalismo?

La publiko ricevis freŝdatan raporton de Heidi Goes pri la ĵus okazinta unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Ŝi rakontis ankaŭ pli ĝenerale pri la lastatempa progreso de Esperanto en Indonezio kaj pri la burĝonanta movado en la najbara Orienta Timoro, kiun ŝi ankaŭ vizitis en aprilo. La TEJO-volontulo Quentin Weber-Seban faris viglan prezenton pri la junulara sekcio de TEJO kaj respondis demandojn de la publiko.

En la programo estis ne nur prelegoj. La plurtalenta nederlanda esperantisto Kees Ruig prizorgis tuthoran muzikan programeron, ludante per akordiono, ĉantante mantrojn kaj kunkantigante la publikon. Kiel ĉiam, ankaŭ filmoj estis montrataj.

Apud specialaj ofertoj, la Libroservo regalis la vizitantojn per ĝenerala sesona rabato. Ideojn pri aĉetindaj varoj oni ricevis jam komence de la tago, kiam la libroservisto Ionel Oneţ prezentis novajn eldonaĵojn. La vendado tamen estis malpli abunda ol kutime, ĉar nur tri tagojn pli frue multaj vizitantoj jam utiligis la "fulman oferton" de la Libroservo okaze de la Monda Tago de Libro, kiam ĉio estis rabatita kvarone. Dum la Malferma Tago la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 751,00 eŭroj; la rikolto de la fulma oferto estis eĉ 3285,50 eŭroj.

La stabo de la Centra Oficejo invitas jam por la venonta Malferma Tago, kiu okazos la 30-an de novembro ĉi-jare.


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero