Lumigi per gravito

Gravitalampo1

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

gravita_lampo.mp3Listen on Posterous
 

La gravita lampo

Unuafoje mi plene perceptis la problemon de domlumigo en la evoluiĝintaj landoj je la komenco de septembro 2011, kiam dum ekkona esplorado de la "Esperanta RetRadio" mi trafis tiklan sonartikolon de Anton Oberndorfer pri "Sunlumaj boteloj" – senkosta sistemo por havi brilan taglumon dum la tuta jaro ene de malhelaj kabanoj.

Mi treege aprezas homojn, kiuj laŭ la ekzemplo de nia L. L. Zamenhof, klopodas plibonigi la vivkondiĉojn de la homaro. Tial mi tre ŝatis la ideon de du londonaj dezajnistoj, kiu realigis revolucian lampon funkciantan per gravito.

Hodiaŭ en la mondo vivas pli ol miliardo kaj duono da homoj ne havantaj fidindan aliron al la elektra kurento. Post la sunsubiro ili  devas uzi biomasajn brulaĵojn (plejparte kerosenon) por hejma lumigado per petrollampoj. Tial 780 milionoj da infanoj kaj virinoj enspiras danĝeran fumon, kiu egalas fumadon de du paketoj da cigaredoj ĉiutage. En evoluiĝintaj landoj, 60% da adoltaj virinoj viktimoj de pulmokancero estas nefumantoj. La danĝera fumo de petrollampoj kaŭzas ankaŭ okulinfektojn kaj katarakton. Sed bruligi kerosenon estas ankaŭ pli rekte danĝere: ĉiu-jare du milionoj kaj duono da homoj nur en Barato suferas pro gravaj brulvundoj kaŭze de akcidentoj kun improvizitaj petrollampoj.

Lumigado per keroseno ankaŭ tre elspezigas: keroseno nur por lumigado povas postuli inter 10 kaj 20 procentoj de la tutaj familiaj enspezoj. Tial tiu ĉi kosto havas gravajn konsekvencojn sur homoj, kies vivnivelo jam estas je la limo de pluvivo. Krome bruligado de keroseno por lumigado kaŭzas jare atmosferan poluadon de 244 milionoj da tunoj de karbona dioksido.

Kutime oni opinias, ke lumigado per elektro el sunpaneloj povas taŭge solvi tiajn problemojn en la evoluiĝintaj landoj. Sunpaneloj tamen produktas elektron nur kiam la suno brilas kaj tial oni bezonas bateriojn aŭ akumulatorojn por konservi la elektron. Krome sunpaneloj, baterioj kaj lumoj estas tro multekostaj por malriĉaj familioj. La samo okazas por la nunaj malmultekostaj sunlampoj, ĉar oni devas sufiĉe ofte anstataŭigi la reŝargeblajn bateriojn.

Tial la revolucia gravita lampo vere estas "panaceo". Necesas nur kelkaj sekundoj por levi la pezaĵon de 10 kilogramoj, kiu kreas sufiĉe da energio por duonhoro de lumo ie ajn necesas. Ĉar post la komenca malalta kosto de aĉeto, la gravita lampo tute ne postulas aldonajn kostojn de uzado, ĝi vere estas la solvo por hejma lumigo en la evoluiĝintaj landoj.

Se vi deziras vidi kiel la gravita lampo funkcias, vi povas spekti la ĉi-sube alkroĉitan filmeton en Esperanto:

 

Embedded media -- click here to see it.


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA