Invito al trejnado pri masxina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio



---------- Forwarded message ----------
From: Szilvasi Laszlo / Lingvo-Studio <ret-info@eventoj.hu>
Date: 2013/4/11
Subject: [ret-info] Invito al trejnado pri masxina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio
To: asalibabr@gmail.com


​​
Invito al trejnado pri maŝina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4.182.609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj.

Tial E@I kaj GrammarSoft serĉas pionirojn pretajn antaŭenigi la ideon – personojn kun sperto pri Vikipedio kaj/aŭ tradukado. Inter 2013-05-01/05 okazos en urbo Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruos kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazos ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj.

Partopreno, loĝado kaj matenmanĝoj estos senpagaj (kovrataj de E@I), eble pli depende de ricevo de subvencio.

Por partopreni la trejnadoj necesas kaj sufiĉas:
* regi Esperanton skribe
* pasive regi la anglan
* voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli

La programo troveblas ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:WikiTrans

Aliĝu retpoŝte ĉe info@ikso.net aŭ informu pri la aranĝo eblajn interesitojn.

laŭ Peter Balaz en http://blogo.ikso.net
     kaj Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>


-----
Ret-Info


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA