Idealismo kaj realismo


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

komunumo_beth-el.mp3Listen on Posterous

La komunumo Beth-El en Israelo 

Por bonvenigi grupon da vizitantoj, junaj membroj de la komunuma koruso interrompas sian laboron por kanti kelkajn kantojn kun  bibliaj tekstoj. Poste, ili revenas al sia laboro varme salutinte la gastojn, kiujn oni regalas per tradiciaj biskvitoj kaj trinkaĵoj antaŭ neformala agrabla prezentado de la komunumo mem.

Antaŭ duonjarcento, ĝuste en la jaro 1963, du protestantaj flegistinoj, Emma kaj Elsa Berger, el la ŝvabuja regiono en Germanujo alvenis al la tiama vilaĝo Ziĥron Jaakov sur la marborda montaro Karmel, 35 kilometrojn sude de Hajfo. Ĉi tie, inspiritaj de  profundaj religia kredo kaj amo al la juda gento travivinta teruran genocidon, ili fondis la komunumon Beth-El, nome "domo de Dio". Hodiaŭ, jam la tria generacio de infanoj vivas en la komunumo, kiu nombras preskaŭ 700 membrojn. Daŭre ili havas, kiel ĉefan mision, la taskon protekti la loĝantojn de Israelo, la biblia  promesita lando, kaj daŭre kaj rigore modelas sian vivon laŭ la bibliaj kaj kristanaj principoj.

Fakte la membroj de la komunumo, vivas laŭ la principoj de la unuaj kristanaj komunumoj: plena egaleco inter ĉiuj membroj kaj nenia privata proprieto. Ilia vivmaniero estas karakterizita per humileco kaj modesteco kaj ili plene abstinas de fumado kaj alkoholo. La infanoj parolas la germanan kiel gepatran lingvon sed jam en la mezlernejo ili perfekte regas ankaŭ la hebrean.

Ilian firman intencon "protekte gardi la israelanojn", ili reale efektivigis. En sia industria fabriko, sen profita celo por la enlanda provizado, la membroj de la komunumo produktis komence gasmaskojn. Poste sekvis dezajnado kaj produktado de instalaĵoj de aerfiltrado kontraŭ la NBC-armiloj, t.e. nukleaj-biologiaj-kemiaj, por domoj kaj ĉefe por la rifuĝejoj ĉie ekzistantaj en Israelo. Inter iliaj asiduaj klientoj troviĝas NATO t.e. la Nord-Atlantika Traktat-Organizo. En la supra bildo, videblas la grafika simbolo de Beth-El industrio: ĉielarko etendita super la Arkeo de Noa.

"Niaj germanoj el Ziĥron", kiel israelanoj nomas ilin, produktas ankaŭ pli ĉiutagajn produktojn. Ili bakas panon laŭ germana recepto, abelbredas por mielo, produktas pastaĵojn el integra tritikfaruno kaj litkovrilojn, ĉefe suplajn kaj altkvalitajn plumonojn. 
Neforgesante sian malfacilan komencon antaŭ 50 jaroj, la komunumo daŭre mastrumas propran bienon, kie oni bredas bestojn kaj kultivas agrikulturajn produktojn, ĉefe por interna konsumado.

La membroj vivas tre modestan kaj simplan vivon ene de la propra komunumo sen televido, radio kaj gazetoj. Ili ne emas krei sociajn kontaktojn kun la ĉirkaŭa medio kaj ne publikigas sin mem, tial ili estas ne tiom konataj al la vasta publiko. Ĝis la unua golfa milito, kiam la israelanoj ektimis pro la irakenaj misiloj kun kemia kapo, eĉ iliaj gasmaskoj estis konsideritaj strangaĵoj. Post la tragikaj atentoj de la 11-a de septembro 2001 en Usono, la monda postulo de ĉiuj iliaj sistemoj de aerfiltrado ege pligrandiĝis kaj nuntempe Beth-El industrioj havas 5 instalaĵojn kun pli ol mil israelaj laboristoj. Por  formi taŭgan fakan personaron, Beth-El industrioj, kunlabore kun la ministerio pri industrio, jam 6 jarojn mastrumas tre sukcese du fakajn metilernejojn.

En la nuntempa sovaĝkapitalisma kaj konsumisma mondo, vere mirigas kaj konsolas malkovri komunumon de homoj, kiuj, kvankam okupiĝas pri modernaj altteknologioj kaj pri tutmonda komerco de tre sukcesaj varoj, senkompromise vivas laŭ idealoj de malriĉeco, altruismo kaj frateco.

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero