Bonvenon al Kroatio en EU

Eukroatio1a


bonvenon_kroatio.mp3 Listen on Posterous

Por la aŭstroj tio estas korafero: Kroatio la 1-an de julio de tiu ĉi jaro aliĝos al EU kaj tiel fariĝos la 28-a membro-ŝtato de tiu komunumo. Kroatio havas 5 milionojn da enloĝantoj, ili estas laŭ religio plejparte romkatolikoj. La lando estas tre konata al la aŭstroj: Por pasigi la somerajn feriojn Kroatio estas la plej ŝatata ferioregiono sude de Aŭstrio. Precipe la marbordo estas belega, estas miloj da insuloj. Turismo estas la plej grava faktoro de la kroata ekonomio.

Post la disfalo de Jugoslavio en la jaro 1991 alvenis al Aŭstrio nova ondo da enmigrantoj kaj inter ili estis multaj kroatoj. Pro ilia kultura kaj religia proksimeco al la aŭstroj la kroatoj estis bonvenaj kaj ili bone sukcesis adaptiĝi al la vivocirkonstancoj en nia lando.
Ankaŭ en mia urbo loĝas multaj kroatoj. Parte ili jam fariĝis aŭstraj civitanoj kaj la ceteraj nun pro la aliĝo de Kroatio al Eŭropa Unio ĝuos kiel EU-civitanoj preskaŭ ĉiujn rajtojn de aŭstraj civitanoj. Tio signifas ke ili havos ankaŭ politikajn rajtojn: Ili povos partopreni en municipaj balotoj kaj ankaŭ kandidatiĝi por la municipaj konsilantaroj de ilia loĝloko.
Tra la aŭtoŝoseo oni povas rapide kaj senprobleme alveni de Aŭstrio en Kroatio, ĉu en la ĉefurbo Zagrebo en la nordo de la lando, ĉu en Split ĉe la maro en Dalmatio. Kaj tiu rapida vojaĝebleco estas interesa ne nur por aŭstroj kiuj volas pasigi siajn feriojn en Istrio aŭ Dalmatio, sed ankaŭ por la kroatoj en Aŭstrio kiuj tiel povas ofte viziti siajn parencojn en la hejmlando. Tiamaniere ili tenas siajn ligojn al la devenlando kaj povas konservi sian kulturan identecon kiel kroatoj kvankam en Aŭstrio ili fariĝas germanlingvaj kaj tiel fariĝas ankaŭ parto de nia socio.
Fakte en la orienta regiono Burgenlando de Aŭstrio jam de ducent jaroj vivas kroata minoritato. Ili estis vokitaj por kultivi la landon kaj hodiaŭ ili estas respektindaj agrikulturistoj. Ili ludas nemalgravan rolon en la kultura ka politika vivo de Aŭstrio.
Pro ĉiuj tiuj faktoj la aliĝo de Kroatio al Eŭropa Unio trovas en Aŭstrio varman bonvenigon. Ni povas esperi ke la tuta regiono sudoriente de Aŭstrio tiel faros pluan paŝon al prospero en paco. Ĝuste tio ja estas la celo de la Eŭropa Unio.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero