Beboj kreive lernas paroli


beboj_kreivelernas.mp3Listen on Posterous

Kiam beboj komencas paroli, ili imitas plenkreskulojn - sed ili serĉas ankaŭ proprajn vortkombinojn. Tiel ili lernas tute alie ol homsimilaj simioj kiuj estis instruataj de esploristoj en signa lingvo.

Infanoj lernas lingvon pli kreive ol supozite ĝis nun. Dujaruloj libere kombinas vortojn dum parolado. Do ili ne nur babile imitas kion ili estas aŭdintaj. Ĉu oni diras "la banejo" aŭ "(unu) banejo"? Gramatike ambaŭ estas korektaj, sed kelkfoje certa kombino aperas signife pli ofte ol la alia. Tiun principon la lingvisto Charles Yang de la Universitato de Pensilvanio uzis por siaj studoj. Li esploris kiel beboj uzas la artikolon kombine kun substantivo.

Tiucele li analizis naŭ datumarojn de infanoj en la aĝo de unu ĝis kvin jaroj. Tion Yang komparis kun tekstaro de lingvisto kiu ampleksas 500 tekstojn. En tiu tekstokolekto nur ĉiu kvara substantivo estis akompanata de certa - difinita aŭ nedifinita - artikolo. La infanoj libere elektis pli ofte uzi artikolon.

La lingvisto ankaŭ starigis modelon kiel la beboj kombinus artikolon kun substantivo se ili nur babile imitus vortoparojn de proksimrilataj personoj. Por tio li aplikis 1,1 milionojn da vortumoj kiujn plenkreskuloj diris publike al infanetoj. La modelo tamen ne enhavis tiom da vortkombinoj kiom la infanetoj fakte uzis. Laŭ tio la infanetoj mem kreive kombinis kaj ne nur imite babilis.

La esploristo konkludas: "Sendube la memoro ludas rolon kiam beboj lernas lingvon. Vortoj kaj parolturnoj estas la plej evidentaj ekzemploj. Sed la rezultoj montras ke la memoro ne povas anstataŭi la kombinan forton de la gramatiko."

Per tio la esploristo kontestas la opinion ke beboj lernas lingvon per imitado - same kiel primatoj povas kopii signan lingvon. Por subteni tion li analizis filmetojn de la ĉimpanzo Nim Chimpsky kiu dum la 1970-aj jaroj lernis ĉirkaŭ 125 signojn de la gestolingvo. La simio uzis malpli da kombinoj de du signoj ol eblis laŭ statistiko. "La signoj de Nim aperis pli imititaj ol ke ili rezultis el vera apliko de gramatiko", diras Yang.

Homaj beboj do alie ol ĉimpanzoj disponas pri kombina kapablo kiu ebligas al ili krei novajn vortkombinojn laŭbezone resp. laŭplaĉe. Evidente tio estas homa eco kiu levas la homon super la ceterajn bestojn. Dum ĉimpanzoj simple imitas, la homaj beboj ludas kun la vortoj. Lingvo do por ili dekomence estas kvazaŭ ludilo kaj ili kreas al si sian propran mondon en la imago.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero