La kurioza homa etiketo

Homaetiketo1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

homa_etiketo.mp3Listen on Posterous

Kiam mi estis infano – tio okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, sed mi bone memoras   –  miaj gepatroj severe admonis min neniam tuŝi la manĝaĵojn rekte per la manoj ĉetable. Tio estus kompleta skandalo! Jen do kial mi miras, legante la rubrikon pri gastronomio en unu el la ĉefaj brazilaj ĵurnaloj.

Laŭ eminentaj gastronomoj, kiuj konstante esploras rafini la arton frandi delikataĵojn, oni nuntempe revivigas antikvan manieron manĝi: rekte per la manoj. Fingre kapti la manĝaĵojn, ili diras, pli profundigas la kontakton kun la englutota materialo. Tiel oni uzas unu plian sentumon krom vidado, flarado kaj gustumado: la palpado.

En dana altnivela restoracio Noma,  ĉefkuiristo antaŭ nelonge proponis manĝon, dum kiu oni uzis forkojn nur post la sesa plado. Por la kvin unuaj, sufiĉis la fingroj. Ankaŭ en Novjorko la brazila ĉefkuiristo Rafael Costa e Silva preparis vespermanĝon, je kiu duono el la pladoj destiniĝis rekte  al tiu manĝomaniero. La sperto estis ĝenerale aprobita. Li klarigas: "Kiam mi prenas ingrediencon, tiam mi sentas ĝian temperaturon, ĝian molecon. Palpado estas grava dum manĝado." Ankaŭ en orientstilaj restoracioj tiu ideo estas bonvena. Iuj kuiristoj opinias, ke la tradiciajn lignajn stangetojn oni devus anstataŭigi per la fingroj. Post la manĝo, sur la fingroj devas resti malmulte da oleo aŭ amido – se la manĝaĵo estis ĝuste preparita.

Laŭ hindia kuiristo, manĝado rekte per la fingroj signifas simbolan kontakton kun dio de bazaj  elementoj en la naturo, kaj tio postulas koncentriĝon. Ĝi estas kvazaŭ spirita travivaĵo.

Laŭ antropologino, afrikanaj moroj montras, ke rekta kontakto kun la manĝaĵoj tute ne kontraŭas higienon. Aliflanke, ĝi aldonas signifon de pli granda plezuro dum manĝado. Ekzemple, se oni observas etinfanojn, ne eblas ne konstati la ĝuon, kun kiu ili metas siajn manetojn en la teleron. Cetere, temas simple pri antaŭjuĝo: en grandega parto de la mondo (Afriko kaj Oriento), tia maniero manĝi estas tute ordinara kaj kutima.

Kaj ankaŭ en okcidento, la afero ne estas tute fremda. Ĉu vi jam gustumis krevigitan maizon en la kinejo, uzante forkon?
Verŝajne oni devas reformuli la edukadon de infanoj en okcidento, koncerne manĝomorojn.

--
.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero