Komputiloj rekonstruas pralingvojn

Sanskrit1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

komputiloj_pralingvojn.mp3Listen on Posterous
Kiel oni bone scias, lingvoj estas vivantaj estuloj. Ili naskiĝas, vivas kaj mortas. Ĉiutage mortas lingvoj en la tuta mondo. Kaj kun tiuj lingvoj mortas kulturaj valoroj de la homaro, al kiuj oni ne plu povas aliri.

Pro tio, ekzistas fakaj lingvistoj, kiuj dediĉas multajn jarojn da pena laboro por deĉifri mortintajn lingvojn. Per tio ili eltrovas gravajn informojn pri la historio, koncerne kulturon, politikon kaj komercon de antikvaj popoloj. Faka laboro tio estas.
    
La novaĵo estas, ke de nun komputila programo mirinde helpas en tiu laboro. Oni alnomas ĝin "tempomaŝino", ĉar ĝi faras dum kelkaj tagoj tion, kion persona laboro postulas jarojn. Oni provis la sistemon en Paskinsulo, kaj la programo rekonstruis tiel nomatajn "protolingvojn", de kiuj devenis lingvoj en Azio, Aŭstralio kaj regionoj en la Paca Oceano.

Esploristoj el Universitato de Kalifornio, en Usono, ellaboris tiun programon kaj publikigis siajn rezultojn: la komputilo sukcesis ripeti la atingojn mane faritajn de lingvistoj kun 85% da kongruo. La programo uzas konceptojn de logiko kaj statistiko por rapide atingi la samajn rezultojn. La esploristoj testis ĝin je pli ol 600 pralingvoj en la menciita regiono, surbaze de jam kolektitaj 140000 vortoj.

Kurioze, ke la programo montras ankaŭ la estontecon de lingvoj. Tio signifas, ke ĝi antaŭvidas la manieron, kiel lingvoj modifiĝos laŭ pasado de la tempo – asertas la esploristoj. La komputila programo baziĝas sur la koncepto, ke lingvoj organiziĝas en maniero simila al "genealogia arbo", kun reciprokaj influoj de unuj lingvoj al aliaj. Laŭ tiuj "arboj", protolingvoj estas trunkoj, kaj modernaj lingvoj estas folioj. La proksima paŝo estos rekonstrui per la programo indianajn lingvojn en Nordameriko.

Cetere, ĉu vi scivolas, en kiu lingvo estas skribita la malgranda teksto, kiu supre ilustras ĉi tiun artikolon? Ĝi estas la sanskrita.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA