Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 492
2013-03-21


Enhavo:

  1. Du novaj filmoj en la Reta Kinejo
  2. UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000

DU NOVAJ FILMOJ EN LA RETA KINEJO

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.


Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan diskuton kaj daŭras 56 minutojn.

La alia filmo,
Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el aliaj steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn.

UEA-MEMBRARO EN 2012: MALKRESKO SED TAMEN SUPER 5000

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperas la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2012. Kiel oni antaŭvidis, en jaro de malgranda UK la nombro de individuaj membroj malkreskis. Entute estis 5046 individuaj membroj, t.e. 275 malpli ol en 2011. La pinto de 12 landoj konsistis el Germanio (485; -17), Francio (463; -71), Brazilo (390; +5), Japanio (370; +12), Usono (264; -31), Nederlando (217; -16), Italio (168; -13), Vjetnamio (131; +87), Hispanio (127; -13), Belgio (127; -9), Britio (122; -11), kaj Ĉinio (127; +10).

Sufiĉe forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10057 (-423). Sur la unua loko estis Ĉinio (1068; +17). Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (891; -17), Italio (735; +57), Germanio (619; -34), Belgio (436; -25), Pollando (354; -396), Britio (341; +5), Svedio (326; +12), kaj Usono (315; -71).



La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 15103 (-698). Malpli ol 30-jaraj estis 371 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-2). Krome estis 1612 junaj aligitaj membroj (-102). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1983 membrojn (-104).

Revuo Esperanto de UEA havis 3131 pagitajn abonojn (-169) kaj la revuo Kontakto de TEJO 702 (+49).





--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero