EASP-kuriero_88


     
kuriero twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 88      11/03/2013

     
Lorena
Mateno promena en la urbo Lorena
 

Ĉirkaŭ kvindeko da homoj ĉeestis la Renkonton de Esperantistoj en la Paraiba Valo. La unu-taga aranĝo, kiu okazis en la kulturdomo de Lorena la 10an de marto 2013, inkluzivis en sian programon viziton al loka universitato kaj veturon al apuda urbo por tagmanĝo en kampara restoracio.

Tiu promeno estis la plej interesa programero, per kiu la organizantoj, apoge de la universitato, regalis la promenantojn per spektado de retfilmeto produktita de Fábio Monteiro, en la reta TV Globeto, pri la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazinta en 2011 en San-Paŭlo.

Interesa kaj ripetinda iniciato.

Plej kompletan raporton, kun fotoj, pri tiu esperantra aranĝo vi povas legi en la blogo de EASP-kuriero.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero