'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo

Seniorenpc1

fejsbuko_cerbo.mp3Listen on Posterous
Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis  sonartikolon pri la utileco de "Fejsbuko" por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ "amikiĝas". Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta. 
    
Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko"  estas bonfara ankaŭ al individuoj? 
    
Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori  tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu retejo je la kogna  funkciado de maljunaj homoj. Por tio, ili dividis dekojn da homoj pli ol 68-jaraj en tri grupojn. La unua grupo trejniĝis por uzi la retejon, akcepti amikojn (kiuj partoprenis la saman esploron) kaj almeti ĉiutage po unu publikaĵo en ĝin; la dua grupo lernis verki taglibron per po kvin frazoj ĉiutage, sen socia interkontaktado; la tria grupo ne uzis la retejon, sed ricevis la informon, ke ili atendas trejniĝon.
    
Ĉiuj volontuloj respondis demandaron antaŭ la komenco de la esploro, por ke oni taksu ilian gradon de soleco, socia apogo kaj kognaj kapabloj. Post ok semajnoj da "Fejsbuka" uzado, ili denove submetiĝis al testo. La homoj en la unua grupo prezentis proksimume 25 % da pliboniĝo en sia kogna kapablo, kompare kun la unua testo. La partoprenintoj en la dua kaj tria grupoj  ne montris ian ajn progreson.
    
La esploristoj opinias, ke unu sola tia studaĵo ne sufiĉas por plena konkludo. Oni devas ripeti kaj eĉ plivastigi ĝin. Tamen, la dinamika funkciado de "Fejsbuko" ja probable forte stimulas la cerbon. Persona kontaktado kun homoj kaj novaj, ĉiumomentaj informoj postulas atenton kaj koncentriĝon, kiuj certe bonfaras al la cerbo, kvazaŭ "gimnastiko". Ili verŝajne funkcias eĉ pli bone ol videoludoj, kiujn oni uzas por la sama cerbostimula celo, eble pro   emocia influo de amikiĝoj en la retejo.
    
Se oni pensas pri kontaktado inter Esperantistoj, tiam certe amikeco ricevas apartan signifon, en "Fejsbuko" kaj en aliaj similaj retservoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA