Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !


---------- Forwarded message ----------
From: Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
Date: 2013/2/11

Mi havas nun problemon kun Twitter.
Vi povas libere diskonigi tiun alvokon en mallongigita formo.
Mi kreis mallongigitan ligilon por ebligi pli precizan priskribon :
http://minilien.fr/a0m8ij
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?cBdlXdb

Ĉar la retejo estas multlingva (ĉ. 15-16 lingvoj laŭmemore) vi povas ŝanĝi la ligilon al vialingva versio kaj mallongigi ĝin.

Jen, ekz. :

Peticio : Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun ! — http://minilien.fr/a0m8ij
101 signoj k spacoj

Pétition : Esperanto, langue officielle de l'Union européenne, maintenant ! http://minilien.fr/a0m8ij
102 signoj kaj spacoj

Henri



Jen mesaĝo, kiun mi ĵus sendis per Facebook. Plua dissendo kaj diskonigo estas bonvena :

Nova franclingva peticio "destinita al la eŭropaj politikaj respondeculoj" aperis sur la multlingva retejo AVAAZ. Jen traduko :
"Esperanto, langue officielle de l'Union européenne, maintenant !"

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Valoras subskribi ĝin kaj voki al subskribo el la tuta mondo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?tJbwlab

Jen la teksto de la peticio :

Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

Hieraŭ ptm estis 44 subskriboj, ĉi matene estas nur 57. Kvankam la aŭtoro skribis "Ni atingu 100", tio estas absolute sensignifa nombro. Devus esti miloj, dekmiloj, centmiloj, eĉ milionoj por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron.

Al tio mi aldonis,
en Esperanto kaj en la franca, en du apartaj mesaĝoj, citaĵon de la Nobelpremiito Reinhard Selten en rilato kun la temo. Ĉu tiu citaĵo ekzistas en aliaj lingvoj ? Tio ebligus al mi fari pliajn similajn afiŝetojn (Reago-anoj ne povos ricevi pro teknika netaŭgeco de tiu listo). Jen ĝi :
"Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj. Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj."

Reinhard Selten, Nobelpremio pri Ekonomio 1994, en parolado en la Eŭropa Parlamento la 9-an de majo 2007. Reinhard Selten krome diris, ke "La lingva baro estas grava malhelpo por komuna eŭropa identeco."
Henri



.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

  1. La esperanto havas la sanan punkton. Bv legi tiun.

    http://www.mondeto.com/1/post/2011/09/immediate-and-lasting-advantages-of-early-esperanto-1-
    brain-building.html

    ReplyDelete
  2. El multaj vidpunktoj Esperanto estas la plej tauga lingvo por servi kiel ponton en Europo: g'i estas nacie neutrala, g'i estas relative tre facile lernebla, kaj g'i kreas inter siaj parolantoj tuthomaran senton.
    Jes, sed c'u europanoj estas sufic'e matural por tion kompreni?
    Trevor Steele

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero