Novjara saluto de ILEI


Mon Dec 31, 2012 7:53 am (PST) . Posted by: "Stefan MacGill" Karaj!

Dum mi verkas, la unuaj dolĉaj sunradioj karesas la orientan marbordon de mia kara hejmlando, Novzelando. Tempo por antaŭenrigardi al 2013.

Pluraj el ni tra novjaraj tagoj mezvojas en streboj reloki la instruadon kaj edukadon kerne en la movado, alivorte ĉe UEA, tiel ke ĝi ne plu estu nur la tasko kaj okupiĝo de la modesta sed admirinda ILEI. De instruistoj,ni ja bezonas la fakan kontribuon, sed konstrui la strukturon por tio devas
esti tutmovada misio.

Ni nun laboras detaligi la sekcion pri 'Kapabligo' ene de la Strategia Vizio, por ke ĝi pretu por la delonge bezonata nova tutmovada plano. Ni identigis tie kvar strategiajn prioritatojn:

- Intensigo kaj modernigo de ĉiuspecaj kursoj, kune kun oficiala ekzamena oferto.
- Eduka programo por plispertigi, efikigi kaj kunlaborigi niajn ŝlosilajn movadajn agantojn – redaktorojn, informadistojn, landajn kaj fakajn agantojn…
- Kunigi kaj ampleksigi la nunajn ofertoj pri instruista trejnado al kohera skemo, kiun ekstera instanco pretos oficialigi.
- Restarigo de serioza programo de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj.

En tiu konstruado, rejunigo de la lernantoj kaj la instruistaro ege necesas. Novaj junaj varbitaj instruistoj havas la modernajn sciojn kaj kapablojn pri la nuna stato de lingvo-instruado. Nia movado urĝe bezonas tion.

Mia novjara saluto al ILEI en la unua numero de nia organo IPR (Internacia Pedagogia Revuo) signife malsamos kiel la nuna, ĝi resumos atingojn de la lastaj kvar jaroj, kaj tamen portos gravajn novaĵojn pri la sekvo.

Kiu celeberas novjaron nun, levu la ĉampanajn aŭ aliajn glasojn, kaj tintu je nova jaro, en kiu ĉi tiu vizio komencos realiĝi, kaj kiu malfermos novan epokon!

-- 
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA