Klaĉoj kaj populareco - Kontakto 2012:6 en la reto


"Grandaj mensoj diskutas ideojn; mezaj mensoj diskutas eventojn, malgrandaj mensoj diskutas personojn." Tiu frazo de Eleanor Roosevelt enkondukas nian nunan ĉeftemon: Klaĉoj kaj privateco. Nu! Ili ja ne ekzistas unu sen la alia. Ni nur valorigas privatecon, ĉar ni vivas en mondo plena je sekretoj.

Nia intervjua rubriko estas daŭrigo de la pasinta numero, kun la dua parto de la intervjuo kun Peter Baláž, antaŭ nelonge elektita de la revuo Ondo de Esperanto, kiel la Esperantisto de la jaro 2012 (cetere la plej juna).

Vi povas ankaŭ legi en tiu ĉi numero, artikolon pri la fama ĵus forpasinta brazila arkiteto Oscar Niemeyer. El Ĉinio venas raporto pri privata teatrejo, kiu fariĝis fama ĉefe danke al la simpla stilo de sia posedanto, kiu cetere estas dentisto laŭ profesio. En la rubriko NKD (Nekredeble), vi trovos ses objektojn kiuj ja strange similas al Darth Vader! Plue, en la nuna eldono troviĝas ankaŭ facillingva rakonto, disko-recenzo de la trobadoro Patric, poezio de juna verkisto kaj niaj konstantaj rubrikoj – La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj TEJO-Tutmonde.

Jen informa, bunta kaj amuza numero. Ĉu plaĉis al vi aŭ ne, vi rajtas klaĉi pri ĝi! =)

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon, Rogener Pavinski

Redaktoro de Kontakto

kontakto.te jo.org

 

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA