Graso influas la kvaliton de spermo

Sperma2a

graso_spermo.mp3Listen on Posterous

Malaltiĝas la kvalito de la viroj - koncerne iliajn spermojn. Antaŭ nelonge esploristoj raportis ke francaj viroj produktas malpli da spermoĉeloj ol dum la 1980-aj jaroj. Nun sciencistoj informas: Saturitaj grasacidoj en la nutraĵo povus kulpi pri tio.

Dum longa tempo sciencistoj dubis ĉu la kvalito de la spermo ĉe la viroj vere malaltiĝas. Sed dum decembro esploristoj prezentis novajn datumojn: Fakte la nombro de spermoĉeloj de francaj viroj dum la jardekoj malaltiĝis. Sed la kaŭzon por la malaltiĝinta kvalito la sciencistoj ne jam povis trovi, ili supozis ke ĥemiaĵoj kulpis.

Nun danaj medicinistoj raportas pri nova suspekto: Saturitaj grasacidoj el la nutraĵo povus kulpi interalie se la kvalito de la spermo malaltiĝas.

Laŭ tio junaj danoj kiuj kompare kun aliaj viroj konsumis plej multajn saturitajn grasacidojn, havis je 41 procentoj malpli da spermoĉeloj en la spermo. Por ilia studaĵo la sciencistoj estis esplorintaj la spermokvaliton de 701 viroj kiuj estis komanditaj prezenti sin por rekrutiĝo.

"Ni ne povas diri ĉu ekzistas kaŭzodona interrilato, sed mi pensas ke aliaj studoj montris tiun interrilaton inter la konsumo de saturitaj grasacidoj kaj aliaj problemoj kaj ni nun montris ĝin por la spermonombro", diras la aŭtorino de la studaĵo Tina Jensen de la universitata kliniko de Kopenhago.

La studaĵo ne estas la unua kiu prezentas interrilaton inter la nutrado kaj la spermokvalito. En la jaro 2011 brazilaj esploristoj konstatis interrilaton inter pli bona kvalito de spermoĉeloj kaj diversaj grenospecioj kaj fruktoj. De jaroj oni jam kritikas diversajn studaĵojn pri la spermokvalito. Ĝis nun ne jam estas certe ke la kvalito de la spermoĉeloj vere malaltiĝas mondskale.

Ebla problemo de multaj studoj estas ke ofte estas komparataj datumoj de viroj kiuj estas kuracataj en fekundecklinikoj ĉar iliaj partnerinoj ne gravediĝas. Tio kompreneble povas signife tordi la rezultojn. Kontraŭe la danaj sciencistoj inspektis 701 junajn virojn kiuj estis ĉirkaŭ 20-jaraj kaj ĉe kiuj oni volis konstati la taŭgecon por la servo en la armeo. La esploristoj demandis la partoprenantojn en la studo kiel ili estis nutrintaj sin dum la tri monatoj antaŭ la rekrutiga sinprezento kaj esploris la specimenojn de spermo de la viroj.

Por la rezultoj la sciencistoj kunmetis la junajn danojn en grupojn, depende de tio kiel alta estis la kvoto de saturitaj grasacidoj en ilia nutraĵo. Poste ili komparis kiom da spermoj produktis ĉiu viro en ĉiu grupo: Viroj kiuj havigis al si malpli ol 11,2 procentojn da ilia energio el saturitaj grasacidoj, havis averaĝe 50 milionojn da spermoj en mililitro da spermo kaj absolutan spermonombron de ĉirkaŭ 163 milionoj. Kompare kun tio la sciencistoj trovis ĉe viroj kiuj havigis al si 15 procentojn de ilia energio el saturitaj grasacidoj, nur 45 milionojn da spermoĉeloj en mililitro da spermo (absolute 128 milionojn).

Laŭ la limvaloroj de la Monda Sanorganizo ĉiu valoro super 15 milionoj da spermoĉeloj en mililitro da spermo estas konsiderata kiel normala. En la dana studaĵo 13 procentoj de tiuj partoprenantoj en la studo kiuj konsumis nur tre malmulte da saturitaj grasacidoj  troviĝas sub tiu limo - kontraŭe al tio 18 procentoj de la viroj kiuj havigas al si multege da energio el graso.

Granda malforteco de la studaĵo estas ke la esploristoj ne scias kiun rolon povus ludi aliaj faktoroj apud la nutrado.

La aŭtorino de la studaĵo Jensen taksas ke  apud la saturitaj grasacidoj ankaŭ tropezo povus esti ebla kaŭzo por malpli bona kvalito de spermo. Nun necesos eltrovi la mekanismon per kiu la saturitaj grasacidoj povus influi la nombron da spermoj - kaj elprovi ĉu tiu nombro pliboniĝos se viroj rezignas pri saturitaj grasacidoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero