Pli ol 4400 fakaj verkoj en Esperanto!



4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!


Por ricevi sian universitatan diplomon studentoj en Hungario devas fari ekzamenon ankaŭ pri iu fremda lingvo.

En baza, bakalaŭra nivelo en multaj universitatoj ankaŭ Esperanto estas akceptata, sed en mastera grado (msc) – laŭ pasintjara leĝo – oni akceptas nur tiujn lingvojn, en kiuj pruveble ekzistas scienca kaj faka literaturo.

Por helpi la studentojn de la koncernaj fakoj en la Esperanto-Centro Eventoj ni kompilis libro-liston pri fakaj verkoj kaj sciencaj libroj eldonitaj aŭ aperintaj en Esperanto – nekonsidere ilian nunan aĉeteblon.

Nia listo enhavas 4401 elementojn de la sekvaj fontoj:

- ĉiuj materialoj de STEB (Scienca kaj Teknika E-Biblioteko) ĉe www.eventoj.hu;
- libroj en la libroservo de UEA en kategorio scienco kaj tekniko;
- libroj kun scienca kaj teknika enhavo en la katalogo de Kolektaĵo Fajszi;
- artikoloj el Scienca Revuo en retejo ĉe Eventoj;
- artikoloj el la scienca revuo Teleskopo;
- artikoloj el Jura Revuo;
- listo pri aperintaj vortaroj en la retejo de UEA;
- enhavo de la verko "Fakverkoj" de Miroslav Malovec;
- librolisto en broŝuro de Rátkai Árpád pri faka aplikado;
- ktp

Ni konscias, ke la listo tute ne estas kompleta, nia celo estis nur helpi la juran agnoskon de Esperanto en hungariaj universitatoj.

La kolektaĵo estas atingebla ĉe la adreso: http://www.eventoj.hu/sciencverkoj/

La nuna fazo (aŭtuno 2012) estas rezulto de plurmonata laboro. Se iu volas daŭrigi kaj plikompletigi la materialon, volonte ni transdonas la fontan xls-dosieron.

Vi povas reagi, kaj aldoni vian komenton en nia nova retpaĝo ĉe: http://www.facebook.com/Ret.Info

Ni ĝojas, se ni povis iom helpi al la prestiĝo de Esperanto.

Szilvási László kaj Mészáros István,
la kompilintoj

--------
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu


-- 

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA