MESAĜO DE LA PAPO URBI et ORBI KRISTNASKON 2012


«Veritas de terra orta est!» - «Vero elkreskis el la tero!» (Psa 85,12).

Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo, bonan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al viaj familioj!

Mian kristnaskan bondeziron, en ĉi tiu Jaro de la kredo, mi esprimas per ĉi tiuj vortoj, ĉerpitaj el Psalmo: «Vero elkreskis el la tero». En la teksto de la Psalmo, reale, ni ilin trovas je futuro: «Vero elkreskos el la tero»: ĝi estas anonco, promeso, akompanata de aliaj esprimoj, kiuj en sia tuto sonas ĉi tiel:

«Bono kaj vero renkontiĝos,

justeco kaj paco sin kisos.

Vero elkreskos el la tero,

kaj justeco rigardos el la ĉielo.

Certe, la Eternulo donos sian bonon,

kaj nia tero donos siajn produktojn.

justeco iros antaŭ Li

kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

(Psa 85,11-14).

Hodiaŭ ĉi tiu profeteca vorto plenumiĝis! En Jesuo, naskita en Betlehemo de Virgulino Maria, reale amo kaj vero renkontiĝis, justeco kaj paco sin kisis; vero elkreskis el la tero kaj justeco rigardis el la ĉielo. Sankta Aŭgusteno klarigas kun trafa koncizeco: «Kio estas vero? La Filo de di Dio. Kio estas tero? La karno. Demandu de vi mem, de kie naskiĝis Kristo, kaj vi vidos kial vero elkreskis el la tero… la vero naskiĝis el Virgulino Maria » (Kom. pri Psa. 84,13). Kaj en parolado pri Kristnasko li asertas: «Per ĉi tiu  festo, kiu datrevenas ĉiujare, ni celebras do la tagon, en kiu plenumiĝis la profetaĵo: "Vero elkreskis el la tero, kaj justeco rigardis el la ĉielo". La Vero, kiu estas en la sino de la Patro, elkreskis el la tero por ke ĝi estu ankaŭ en la sino de patrino. La Vero kiu regas la tutan mondon elkreskis el la tero  por ke ĝi estus subtenata de la manoj de virino… La Vero, kiun la ĉielo ne sufiĉas enteni, elkreskis el la tero por esti kuŝigata en staltrogon. Avantaĝe al kiu, iu Dio tiom elstara fariĝis tiom humila? Tutcerte neniel al propra avantaĝo, sed kun granda avantaĝo por ni, se ni kredas» (Sermonoj, 185, 1).

«Se ni kredas». Jen la potenco de la kredo! Dio faris ĉion, Li faris la neeblaĵon: Li fariĝis karno. Lia ĉiopovo realigis tion, kio iras preter la homan kompreneblecon: la Senfino fariĝis infano, eniris en la homaron. Kaj tamen, ĉi tiu sama Dio ne povas eniri en mian koron se mi ne malfermas al Li la pordon. Porta fidei! La pordo de la kredo! Ni povus resti timigitaj, antaŭ ĉi tiu nia renversita ĉiopovo. Ĉi tiu povo de la homo fermiĝi al Dio povas nin timigi. Sed jen la realo kiu forpuŝas ĉi tiun malhelan penson, la espero kiu venkas la timon:vero elkreskis! Dio naskiĝis! «La tero donis sian frukton » (Psa 67,7). Jes, ekzistas tero bona, tero sana, libera el ĉiu egoismo kaj el ĉiu fermiteco. Ekzistas en la mondo iu tero, kiun Dio preparis por ekloĝi inter ni. Iu restadejo por lia ĉeesto  en la mondo. Ĉi ti utero ekzistas, kaj nakaŭ hoidaŭ, en 2012, el ĉi ti utero elkreskis la vero! Pro tio ekzistas espero en la mondo, iu fidinda espero, ankaŭ en la plej malfacilaj momentoj kaj situacioj. Vero elkreskis alportante amon, justecon kaj pacon.

Jes, la paco elkresku por la siria loĝantaro, profunde vundita kaj dividita de konflikto kiu eĉ ne ŝparas la senhelpulojn kaj falĉas senkulpajn viktimojn. Unu plian fojon mi alvokas, por ke ĉesu la sangoverŝado, oni plifaciligu la helpojn al la rifuĝintoj kaj al la delokitoj, kaj, pere de dialogo, oni alstrebu politikan solvon por la konflikto.

La paco elkresku en la Tero kie naskiĝis la Elaĉetanto, kaj Li havigu al Izraelanoj kaj Palestinanoj la kuraĝon ĉesigi troajn jarojn da bataloj kaj disiĝoj, kaj ekiri decide la vojon de intertraktado.

En la Landoj de Norda Afriko, kiuj trairas profundan transiron je la serĉo de nova estonteco - aparte en Egiptio, lando amita kaj benita de la infanaĝo de Jesuo - la civitanoj kune konstruu sociojn bazitajn sur la justeco, la respekto de la libero kaj de la digno de ĉiu homo.

La paco elkresku en la vasta azia Kontinento. Jesuo Infano rigardu favorkore al la multnombraj Popoloj kiuj loĝas en tiuj landoj kaj, en speciala maniero, al tiuj kiuj kredas je Li. La Reĝo de la Paco turnu krome sian rigardon al la novaj Regantoj de Ĉina Popola Respubliko por la alta tasko, kiu ilin atendas. Mi petdeziras, ke ĝi plivalorigu  la kontribuon de la religioj, en la respekto al ĉiu el ili, tiel ke ili povu kontribui al la konstruo de socio solidareca, profite al tiu nobla Popolo kaj al la tuta mondo.

La Kristnasko de Kristo akcelu la revenon de paco en Malio kaj de la konkordo en Niĝerio, kie kruelaj terorismaj atencoj daŭre falĉas viktimojn, aparte kristanajn. Ke la Elaĉetanto alportu helpon kaj konsolon al la rifuĝintoj de la orienta parto de demokratia respubliko Kongolando kaj donu pacon al Kenjo, kie sangoplenaj atencoj trafis la civilan loĝantaron kaj la kultejojn.

Ke la Infano Jesuo benu la multnombregajn fidelulojn, kiuj celebras Lin en Latinameriko. Ke Li kreskigu iliajn humanajn kaj kristanajn virtojn, subtenu tiujn, kiuj estas devigataj migri el siaj familioj kaj el sia tero, ke Li plifortigu la Regantojn en ilia sindevigo por la progreso kaj por la lukto kontraŭ krimado.

Karaj fratoj kaj fratinoj! Amo kaj vero, justeco kaj paco renkontiĝis, enkarniĝis en la viro naskita en Betlehemo el Maria. Tiu viro estas la Filo de Dio, kaj Dio aperis en la historio. Lia naskiĝo estas burĝono de nova vivo por la tuta homaro. Ke ĉiu tero povu fariĝi bona tero, kiu akceptas kaj burĝonigas la amon, la veron, la justecon kaj la pacon. Bonan Kristnaskon al ĉiuj!

(traduko de Antonio De Salvo)


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero