Ne neglektu lumon, bonvolu!

Luz-do-sol1

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

ne_neglektu_lumon.mp3Listen on Posterous

Dum la lastaj jaroj, depresio  montriĝis tre ofta malsano. Ĉu la kvanto da kazoj plimultiĝas, ĉu oni pli ofte diagnozas ĝin – la fakto estas, ke en la tuta mondo ĝi montras preskaŭ epidemiajn ciferojn. Pro tio, medicinistoj intense studas ĝin, por klopodi mildigi la suferon de pacientoj. Diversaj faktoroj rilatas   al ĝi: genetikaj, psikotraŭmataj, sociaj, cerbaj misfunkcioj, medikamentoj. Lastatempe, oni eltrovis tute ne atenditan kaŭzon: lumo. Aŭ pli precize: ne adekvata ricevado de lumo.
    
De longa tempo oni scias, ke dum vintro, precipe en landoj, kie tiu sezono estas rigora, la kazoj de depresio plimultiĝas. Oni jam konstatis ankaŭ, ke nokta laboro estas mense damaĝa al iuj homoj. Nun, en usona universitato John Hopkins, oni decidis detale ekzameni  la efikon de lumo rilate depresion. Publikigis la rezultojn la respektata  revuo "Nature".
    
Oni  uzis por la esploro musojn, kiuj havas en la retino ĉelojn similajn al la homaj, nome kiuj kaptas lumon eĉ kiam la okuloj estas fermitaj. Oni  starigis du grupojn da musoj. La unua ricevis dum certa  tempo alternajn periodojn de 12 horoj de lumo kaj  mallumo. La dua ricevis alternajn periodojn de 3 1/2 horoj de lumo kaj mallumo. La du grupoj dormis dum egalaj kvantoj da horoj. Observante la konduton de ambaŭ grupoj, oni konstatis, ke bestetoj el la dua grupo montris  sintenojn de depresio kaj malfacilecon rilate kognan kapablon. La suspekto plifirmiĝis: ricevado de lumo tre probable influas la humoron. Nervoj el la retino rekte kondukas al regiono de la cerbo, kiu rilatas al humoro – jen la klarigo.
    
Ĉu tiu eksperimento validas ankaŭ rilate homojn? Kompreneble, oni ne rajtas senpere transigi  la rezultojn de musoj al homoj. Sed oni same ne rajtas principe rifuzi la suspekton. Homoj de longe perdis la respekton al  la natura vivostilo, kiu indikas tagojn por agado kaj noktojn por dormado. Komputilumado ĝis malfruaj horoj, dumnokta laboro, someraj horŝanĝoj kaj simple senorda vivoritmo estas nuntempe plej oftaj. Ĉu tio eble influas nian humoron?  Tre probable. Ni atendu estontajn pliajn esplorojn. Dume, estas prudente ne neglekti lumon.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA