Kuriozaj paragrafoj eksterlande

Kaugummi1


kuriozaj_paragrafoj.mp3Listen on Posterous

Kiu konas la leĝojn en la feriolandoj povas ferii senĝene. Ne nur la leĝoj en la devenlandoj de turistoj ofte estas malfacile kompreneblaj. Ankaŭ eksterlande validas paragrafoj kiuj malfacile estas logike kompreneblaj. Ĉar ekzistas kuriozaj leĝoj kiuj malpermesas konduton kiu en la hejmlando estas tute normala sed kiu en la gastolando povas provoki pagon de punmono.

Se oni estas gasto en Germanio ŝajnas almenaŭ iom logike ke aŭtomobilveturantoj ne rajtas senmotive halti sur aŭtoŝoseo. Sed ke oni ĉe israela plaĝo ne rajtas konduki urson, tio ne estas tute evidenta. Ekzistas multaj strangaj malpermesoj. Ĉu vi sciis ekzemple ke en Italio viroj ne rajtas vesti sin per jupo?

Oni apenaŭ kredus ke en Francio, la lando kie la amo ĝuas grandan liberecon, junaj paroj (kaj ankaŭ maljunaj) en trajno ne rajtas kise ĉirkaŭbraki sin. Almenaŭ validas ankoraŭ leĝo el la jaro 1910 kiu malpermesas tion. Bonŝance tamen tiu konduto tamen ne plu estas punata. Sed atentu: Ne nomu vian domporkon Napoleono! Tio estus ofendo!

En Britio virinoj atentu en publikaj transportiloj. Por ili validas la malpermeso manĝi tie ĉokoladon. Kaj virinoj en Svislando havos problemon se ili volas pendigi lavitajn vestaĵojn por sekiĝo dum dimanĉoj. Tio estas kontraŭleĝa en tuta Svislando.

Eksporti antikvaĵojn el Turkio laŭleĝe eblas nur se oni havas oficialajn dokumentojn kiuj permesas tion. Alikaze oni devas pasigi sian tempon en malliberejo.

Ekzistas ankaŭ lokaj malpermesoj. En la urbo Gary en Indiano, Usono, oni devas observi striktajn regulojn por la manĝado de ajlo: Post abunda konsumo de ajlo nome la manĝinto de tiu sanakcela nutraĵo ne rajtas dum kvar horoj eniri kinejon aŭ teatron aŭ uzi tramon.

En Rusio luprenanto de aŭtomobilo atentu pri la pureco de la aŭtomobilo. Nome se la aŭto estas tro malpura tio povas kosti punmonon de 200 eŭroj, sed la sumo dependas de la grado de malpureco. La policistoj povas laŭbezone interpreti la leĝon kaj laŭdire foje kontentiĝas per pago de nur 75 eŭroj.

En Tajlando turisto ne hazarde tretu sur falinta monbileto. Tio povas esti puninda se videblas la portreto de la reĝo. En Kenjo la adeptoj de naturismo ne havas ŝancon konduti laŭplaĉe: Nuda banado povas esti severe punata.

Sufiĉe vaste konata estas la malpermeso de maĉgumo en Singapuro. Por aĉeti ĝin oni bezonas recepton de kuracisto. Sed estas grava delikto elkraĉi maĉgumon sur la straton.

Aliflanke ŝajnas sufiĉe logike ke en Saŭdiarabio la konsumo de alkoholo estas strikte kontraŭleĝa. Tamen en turismaj lokoj validas specialaj reguloj pri tolerado de alkoholkonsumo. Gastoj en tiu kazo devas trinki sian bieron malantaŭ fermitaj pordoj kaj ili kondutu dece.

Kaj en Bhutano la toleremo por la fumado estas nula. Kiu ne volas rezigni pri siaj cigaredoj tiu pagas jam ĉe la enveturo en la landon doganimposton de 100 procentoj. Kaj se oni fumas en publika loko, tio povas kosti 170 eŭrojn.

Tio estas nur kelkaj ekzemploj. La listo povus esti preskaŭ senfina. Vojaĝantaj esperantistoj eble ĝuas avantaĝon: Se ili vizitas landon kaj estas gastoj ĉe familio, la gastigantoj atentigas sian gaston pri la reguloj kaj kutimoj de la lando kaj tiel la risko lezi senintence leĝojn eble estas malpli granda.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA