Tago de la Radio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

tago_radio.mp3Listen on Posterous
Unu el la plej vivecaj rememoroj de mia infana tempo, antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, estis la kunsido de miaj geavoj antaŭ radiaparato, por aŭskulti radiĵurnalon kaj felietonajn radiajn teatraĵojn, vespere. Tiuj momentoj estis por mi preskaŭ magiaj, ĉar formiĝis en mia menso, pere de la bruoj, kiuj alvenis el tiu ligna skatolo, plej intensaj fantazioj. Mi do ĉiam konservis pri radio  respektoplenan senton.

Je la 25-a de septembro oni celebras en Brazilo la "Tagon de la Radio". Mi ŝatus scii, ĉu en aliaj landoj oni faras simile. La invento kaj tuja funkciigo de radio en la fino de la 19-a jarcento signifis gravegan progreson en la monda komunikado, same gravan kiel tiun de televido, jardekojn poste. La mirindan eltrovon faris Guglielmo Marconi, en Italujo, kaj Pastro Roberto Landell de Moura, en Brazilo, preskaŭ samtempe, sed la famo meritoplene restis ĉe la italo, ĉar ĉi tiu pli frue efektive patentis ĝin. Radio estas scienca atingo, kiu rezultis de pluraj aliaj sinsekvaj  malkovroj pri elektro, elektromagnetaj ondoj kaj telegrafio. Fakte la unua radioelsendo estis senfadena telegrafa mesaĝo. Dum la dudeka jarcento ĝi grave rolis kiel tutmonda rimedo por informado kaj distro. 
    
Kiam televido konkeris la mondon, iuj homoj prognozis la estingiĝon de radio. Tio tute ne okazis. Radio kaj televido estas malsamaj komunikiloj – unu privilegias la aŭskultadon, la alia la rigardadon. Ambaŭ daŭre amase servas kiel tutmondaj informo- kaj amuzokanaloj.
    
En Brazilo, oni kalkulas, ke preskaŭ cent milionoj da homoj regule aŭskultas radion, ĉar en pli ol 90 procentoj el la hejmoj troviĝas radiaparato. La unua elsendo okazis en la jaro 1922, kiam el la supro de la konata monto "Corcovado", en Rio, oni emisiis paroladon de la prezidanto de la respubliko. En la sekva jaro oni fondis la unuan radistacion en la lando.
    
La alveno kaj furoro de interreto denove kaŭzis ombrajn prognozojn koncerne radion, sed denove ĉi tiu brave postvivis. Oni povas diri, ke interreto eĉ plifortigis la radion, ĉar multaj elsendoj estas aŭskulteblaj per komputiloj, en kiu ajn dezirata momento, kio faras radiprogramojn des pli allogaj. Interretaj podkastoj fariĝis do ia speco de elvolviĝo de radio.
    
Koncerne praktikadon de Esperanto, mi pensas, ke la tradicia kaj la interreta radioj estas eĉ pli oportunaj ol televido, ĉar aŭskultado de nedenaska lingvo, sen la interveno de vidaĵoj, verŝajne signifas pli efikan manieron alproprigi novan lingvon. Kaj neniu rajtas dubi ekzemple pri la valoro de la plurjardeka laboro de Pola Radio, Ĉina Radio Internacia kaj Radio Vatikana, por la praktika uzado de Esperanto. Indas do honori la radion ankoraŭ longe!

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero