Stranga artisto Arthur Bispo do Rosário



Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

artisto_rosario.mp3Listen on Posterous
See the full gallery on Posterous

De la 7-a de septembro ĝis la 9-a de decembro 2012 okazas en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, unu el la plej gravaj kultureventoj  en Latinameriko: la 30-a Bienalo de Arto. En la vastega ekspoziciejo Ibirapuera staras preskaŭ 3000 verkoj de 111 artistoj, sub la kuratoreco de venezuela fakulo Luis Pérez-Oramas, kiu respondecas pri la latinamerika sekcio de Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.  La titolo de la evento estas "Baldaŭeco de poetikoj", kaj la kuratoro klarigas, ke ĝi ne estas temo, sed "preteksto por pripensado, por proponi demandojn". Por la elekto de la verkoj, oni konsideris precipe multoblecon, ripetiĝadon kaj ŝanĝiĝemon de poetiko en la moderna mondo.
    
Unu el la omaĝataj artistoj en tiu evento estas la stranga Arthur Bispo do Rosário. Tiu eksterordinara homo naskiĝis en la brazila nordorienta ŝtato Sergipe, en la jaro 1911. Li estis malriĉa negro, kiu laboris kiel maristo, boksisto, lavisto de omnibusoj, korpogardisto kaj domoservisto. En la jaro 1938 oni enhospitaligis lin en psikiatrian klinikon pro mistika delirado. La diagnozo estis skizofrenio. De tiam, plej grandan parton de sia vivo li pasigis en malsanulejoj, precipe en granda fermita institucio en la urbo Rio, kie amasiĝis centoj da "frenezuloj". En siaj deliroj, li konsideris sin la Kristo mem, kaj li komencis produkti siajn artaĵojn por prepari sin por la "tago de la fina juĝo". Unu el liaj plej kuriozaj kaj belaj kreaĵoj estas brodita mantelo, en kiu li intencis sin prezenti antaŭ Dio.
    
Kiel homo enfermita en malsanulejo, li komencis produkti, meze de siaj pensoj, amason da objektoj:  ŝipoj (li ja laboris kiel maristo), kunmetaĵoj de ĉiutagaj iloj (kuleroj, laboriloj, aluminiaj kruĉoj, butonoj, lignopecoj, plastaj boteloj, ŝuoj), aranĝoj super litoj, rubandoj, k.t.p.. Li diris, ke li intencas rekrei la mondon. 
    
Pro modernaj teorioj pri "frenezeco", oni profunde studis la verkaron de Bispo do Rosário, kaj oni nuntempe konsideras lin granda artisto. En la bienalo de Venecio, en la jaro 1995, liaj verkoj reprezentis Brazilon. Krom multaj ekspozicioj en Brazilo, li jam estis admirata en Francujo, Usono, Svedujo kaj Meksiko. Oni  pretigis dokumentajn filmojn pri lia vivo kaj publikigis plurajn librojn pri lia arto.
    
Arthur Bispo do Rosário mortis en 1989, en Rio. Ŝajne li venis en la mondon por montri, ke inter "frenezeco" kaj arto ne ekzistas nepra baro.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero