Sana soifo


sana_soifo.mp3Listen on Posterous
Miloj da publikaj kranoj por trinkakvo laŭplane konstruiĝos dum la venontaj jaroj en Nederlando ĉe stacidomoj kaj sur placoj. La senkosta akvo laŭcele helpu kontraŭbatali la tropezon de gejunuloj kaj instigi la enloĝantojn al trinkado - kaj tiel la projekto povos kontribui al malaltigo de la kostoj de la porsana sistemo.

Dum la nacia festotago svarmis miloj da turistoj sur la centra placo de Amsterdamo Leidseplein. Kaj kiam Ajax Amsterdam fariĝis ĉampiono  la adeptoj de tiu futbala skipo festis tie. Pli centra loko ne ekzistas en Nederlando. Tie meze en Amsterdamo de unu jaro staras publika akvokrano. Turistoj tie replenigas siajn botelojn, kuremuloj tenas sian kapon sub la kranon kaj preterpasantoj lavas siajn manojn.

Tiaj publikaj akvokranoj baldaŭ staros en tuta Nederlando. Organizaĵoj kaj municipoj tiel volas eviti rubon kaj protekti la medion. Krome la senkosta akvo helpu ŝpari monon en la sana sistemo.

Oni nuntempe muntas preskaŭ ĉiusemajne novajn akvokranojn. Intertempe jam funkcias pli ol 150 en la tuta lando kaj post kelkaj jaroj tio povos esti centoj aŭ miloj. Ili povus stari sur publikaj placoj en la urbo, sed ankaŭ laŭlonge de porbiciklaj vojoj  aŭ ĉe la komenco de migra vojo. La homoj pli kaj pli emas simple replenigi siajn botelojn. Kreskas la konscio pri medio kaj sano.

Urbaj kaj komunumaj administracioj reagas: Akvoprizorgaj entreprenoj provizas la konekton al la akvokonduko, la akvokrano mem estas produkto de la senprofita organizo "Join the Pipe" (http://jointhepipe.org ). La organizo propagandas de kvar jaroj por la trinkado de elkrana akvo kaj samtempe akcelas per ĉiu nova akvokrano en Eŭropo projektojn en evolulandoj.

Se infanoj aŭ gejunuloj trinkas pli da akvo el la krano, la danĝero pri tropezo malaltiĝas. Precipe en lernejoj la akvokranoj povus esti utilaj: Ili instigas la infanojn trinki akvon anstataŭ limonadon aŭ sukojn kiuj enhavas sukeron. Krome la akvo el la krano ofte enhavas pli da mineralaĵoj ol sengasa mineralakvo. La trinkakvo en Nederlando laŭ la EU-komisiono estas la plej bona en Eŭropo.

3000 eŭrojn kostas la akvo-fosto de "Join the Pipe" en Nederlando. La kostojn por tio  - kaj ankaŭ por la trinkakvo - transprenas la municipo. El la akvokrano sur la vigla Leidseplein-placo en Amsterdamo dum la pasinta jaro fluis 25.000 litroj - kio kostis ĉirkaŭ 40 eŭrojn. Pluaj akvofontoj staras en la urba parko, ĉe la universitato kaj en aliaj verdaj areoj.

La ekzemplo de Nederlando estas certe imitinda, ĉar ankaŭ en aliaj landoj necesas redukti la kostojn de la porsana sistemo.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero