Malfacile komprenebla ekonomio


ekonomio_malfacila.mp3Listen on Posterous
La ekonomio estas stranga afero. Estas malfacile kompreni ĝin. Kaj se temas pri la financa sistemo, tiu kompreno estas preskaŭ neebla. En mia vivo ekonomio ludas gravan rolon. Mia faka kleriĝo komenciĝis kiam mi estis 14-jara kaj ekfrekventis la t. n. "komercan akademion", kiu estas 5-jara supra lernejo kiu finiĝas per maturec-ekzameno. Oni ricevas tie jam tre bonan komprenon pri la funkciado de la ekonomio, ĉar oni havas tie kaj teoriajn kaj praktikajn fakojn pri ekonomio kaj kompreneble ankaŭ ĝenerale klerigajn fakojn.
Post tiu lernejo  mi ekstudis entreprenan mastrumadon kaj akiris pli da scio pri la diversaj leĝoj de la ekonomio, ekz. pri la leĝoj de la merkato. Dum tiu tempo mi ja estis ege aktiva esperantisto kaj partoprenis multajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ akiris ŝtatan diplomon pri instrukapablo de Esperanto. Post miaj universitataj studoj mi fariĝis eksportkomercisto. Tio signifas ke mi laboris en industriaj entreprenoj kiuj eksportadis siajn produktojn al aliaj landoj, foje nur al najbaraj landoj, foje al la tuta mondo. Esperanton mi rekte ne povis uzi en mia profesio, sed ĝi ege helpis al mi akiri la scipovon de multaj aliaj lingvoj.
Mi vojaĝis sufiĉe multe kaj laboris en diversaj industriaj branĉoj. En la komenco estis agrikulturaj maŝinoj aŭ pli precize rikoltmaŝinoj, ekz. t. n. kombajnoj, tio estas maŝinoj por falĉado kaj draŝado de greno. Nome en la urbo Wels okazas ĉiun duan jaron faka foiro por agrikulturaj maŝinoj. La aktuala foiro ĵus finiĝis kaj la ekspoziciantaj firmaoj estis tre kontentaj pri la rezultoj. Nome la agrikulturistoj havas nun sufiĉe da mono por investi en novajn maŝinojn kaj ili vidas ankaŭ bonan perspektivon ĉar en la tuta mondo la prezoj por agrikulturaj produktoj kaj por aliaj krudaj materialoj estas altaj.
Unu kaŭzo estas la kreskanta konsumo en Ĉinio kaj en aliaj evoluantaj landoj kaj alia kaŭzo estas la sekeco kiu trafis vastajn regionojn de Usono kaj tie kaŭzis tre magrajn rikoltojn. Kaj tio estas la paradokso: Tiu sekeco estas forta impulso por la pluevoluigo resp. kreskado de la ekonomio ĉar nun agrikulturo promesas pli da profito kaj do kreas vivenspezon ankaŭ por homoj en landoj kie la produktado estis ĝis nun malforta. La financa krizo havas similan efikon: En Grekio multaj urbanoj reiras al kamparo por tie kultivi ekz. olivojn.
Do la mekanismo estas jena: Kreskado kaŭzas pli altan bezonon. Pli alta bezono kaŭzas malabundon de produktoj. Malabundo plialtigas la prezojn. Pli altaj prezoj instigas al investado en novajn maŝinojn. Novaj maŝinoj produktas pli kaj la maŝinproduktanta industrio vivas pli bone.
Se vi morgaŭ ĝemos pri la pli altaj prezoj por nutraĵoj kaj por benzino, pensu pri tiu mekanismo. Vi eble tiam vidos la aferon per aliaj okuloj. Kaj eble tiam la ekonomio ne plu aperos al vi kiel stranga afero.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero