Kortuŝa Esperanto surplace en Sicilio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

koncerto_kim.mp3Listen on Posterous
Fermu viajn okulojn kaj imagu noktan varman etoson en vasta placo fronte de la mediteranea maro kune kun amaso da homoj ravitaj fare de esperanta nostalgia kanzono.

♬ ♬ ♬

Ĉiuj malrapide laŭritme svingas la levitajn manojn akompanante la milde korŝiran melodion kaj kantetante

♬ ♬ ♬

"...sola... sola... sooola....".

  
Ne temis pri sonĝo sed pri reala travivaĵo: temis pri amaso da homoj, kaj esperantistoj kaj loĝantoj de la urbo dum la konkluda publika koncerto de nia dana samideano Kim Henriksen.
Mi, kiel certe multaj aliaj sentis jukadon en la brusto kaj ian deziron ploreti ĝoje-malĝoje samtempe.

En aliaj internaciaj esperantaj eventoj io simila okazis al mi sed ĉiam temis pri privata evento ene de kongresa salono nur kun spektantaro de esperantistoj. Male ĉi tie, tio okazis publike kaj travivis ĝin ne nur esperantistoj sed urboloĝantoj kaj ĉio tio fariĝis por mi neforgesebla travivaĵo. 

Laŭtvoĉe la spektantaro plurfoje petis ripetojn de kanzonoj. Nia neelĉerpebla kantisto Kim kun sia magia akordiono ripetis kelkajn kanzonojn ĝis kiam li estis devigita forlasi la scenejon inter longedaŭraj aplaŭdoj. 

Klopodante repreni mian aplombon, mi ekkonversaciis kun la son-kaj lum-teknikistoj kaj ili ekscite deklaris, ke nenion similan ili vidis dum la dekoj da muzikaj eventoj, kiuj dum la tuta somero okazis en la placo.

Dum la ĵus finiĝinta itala kongreso de Esperanto en Mazaradelvalo (Sicilio, Italujo), dank' al komplezemo de la loka urbestraro, okazis multaj publikaj noktaj koncertoj de esperantaj muzikistoj sed tiu ĉi konkluda koncerto de Kim Henriksen "transiris en la historion".

Dum tiaj eventoj, multaj petis de ni esperantistoj informojn pri Esperanto kaj pri ĝia itala kaj internacia movado. Kiel bela okazo diskonigi nian lingvon kaj bone informi la publikon. Tamen ni ne tiom trafe povis ekspluati la favoran situacion.

Tiasituacie ne tiom komforte oni povas voĉe klarigi kaj informi kaj des pli, ke bedaŭrinde ni ne havis je nia dispono taŭgan disdoneblan informmaterialon. Kiel prave rimarkis Katalin Kováts, redaktorino deedukado.net, dum la fermo de la kongreso, la organizantoj devintus enmeti en la verdan sakon de partoprenantoj sufiĉan kvanton de alloga varbmaterialo en la loka lingvo. Dum la publikaj eventoj, ekskursoj kaj promenadoj homoj demandas pri Esperanto kaj jen estiĝas ege trafa okazo por diskonigo kaj eble varbado.

Fakte ni havis en nia verda sako plastpaperan poŝformatan flugfolieton en la itala kun informoj pri la lingvo Esperanto, frazareto, retadresoj kaj kalendaro, sed bedaŭrinde nur unu.   

Dank' al nia samideanino Betty el Danio, vi povas laŭdezire spekti peceton de la koncerto de Kim Henriksen kaj kapti iom da ĝia etoso dum la ritme vigla kanzono "Ska-virino". Eĉ mi, dorse kun mia kratera kalvo kaj oranĝstriita trikotaĵo, momente aperas kun mia edzino, dancantaj antaŭ la scenejo:

Embedded media -- click here to see it.

---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero