Caravaggio vizitas Brazilon


Imagem inline 1

Caravaggio vizitas Brazilon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
caravaggio_brazilo.mp3Listen on Posterous
Imagem inline 2
See the full gallery on Posterous
Unuafoje en la historio, en ĉi tiu nia blua vintro, Caravaggio vizitas Brazilon. La ekspozicio restas dum kelkaj monatoj en elektitaj brazilaj urboj. Nuntempe, ĝi staras en la Muzeo de Arto de San-Paŭlo, kiel parto de la riĉenhava “Momento Brazilo-Italujo”, kiu liveras al brazilanoj amason da donacoj. La ekspozicio ne estas granda, sed tre instrue kaj bele aranĝita. Fakte en ĝi oni povas admiri nur ses pentraĵojn de la fama Milanano. La ceterajn produktis liaj sekvintoj. Rigardante la tutan kolekton, sentema observanto povas klare percepti  la ĉefajn mirindajn karakterizaĵojn de lia arto: la viveca kontrasto de lumo kaj mallumo, la individueca fokuso sur la homa figuro kaj ties sentoj, la intenseco de emocio.

Fakte, Michelangelo Merisi (Caravaggio) estis pasia homo. Li naskiĝis en 1571 kaj ankoraŭ tre juna li eklernis pentrarton. Li estis tre impulsiĝema, kverelema, kolerema kaj  aventurema kaj iom ofte enmetiĝis en stratajn luktojn kaj juĝakuzojn. Danke al protekto de riĉuloj kaj de kardinalo, li famiĝis kaj produktis multajn pentraĵojn je mendo de admirantoj. En la jaro 1606 li partoprenis duelon kaj mortigis homon, kaj devis forkuri por eviti arestiĝon. Lia forkurado daŭris ĝis 1610, kiam li mortis, tute sola. Do, apenaŭ 38-jara.
Inter la famekonataj verkoj de Caravaggio elstaras la Kapo de Meduzo. Temas pri absolute impresa bildo, pentrita sur lino kaj algluita al ŝildo el ligno, kun diametro de 44,68 centimetroj. Vi ĉiuj ja memoras pri tiu mitologia monstro. Ĝiaj haroj estis serpentoj kaj ĝia rigardo ŝtonigis homojn, kiuj aŭdacis rekte rigardi ĝin – kaj tio faris tre malfacila la taskon mortigi ĝin. Perseo, ido de Zeŭso, metis antaŭ ĝin sian perfekte poluritan ŝildon, tiel ke Meduzo devis spegule rigardi sin mem, kaj tio ebligis, ke li senkapigu ĝin. La pentraĵo de Caravaggio montras la kapon, tuj post la mortiga frapo, kaj la okuloj de Meduzo  esprimas  samtempe hororon kaj furiozon. Por tro sentemaj vizitantoj, eblas mildigi la terurajn konturojn de Meduzoper longa admirado de la “Meditado de Sankta Francisko”. Ĉi tie, ekstazo kaj transcendo kvietigas la koron kaj la menson.
La genieco de Caravaggio markis por ĉiam la historion de arto. Ĝi saltas trans jarcentojn kaj, en nia mondo de moderneco kaj teknologio, ĝi ankoraŭ emociigas kaj pensigas.
-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA