Rio nun estas tutmonda posedaĵo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

rio_tutmonda_p.mp3Listen on Posterous
Neniu malkonsentus, ke la brazila urbo Rio estas aparte bela, koncerne siajn pejzaĝojn. La kontrastoj kaj konturoj de montaro, arbaroj kaj maro formas kapricajn lokojn, antaŭ kiuj la homa rigardo neniam laciĝas. La naturo tie ne ŝparis sian talenton. En tempo, kiam la tuta mondo okupiĝas pri la protektado de naturaj belaĵoj kaj rimedoj, estas kompreneble, ke oni emas stimuli protektadon kaj elstarigadon de la belaĵoj de tiu urbo.    
UNESKO ĵus faris tion. Je la 1-a de julio 2012, en la rusa urbo San-Peterburgo, ĝi deklaris, ke Rio estas tutmonda posedaĵo pro sia "natura pejzaĝo". La decidon faris la Komitato pri Mondaj Riĉaĵoj, kaj tiu kategorio estas nova: Rio estas la unua urbo, kiu ĝin ricevis, post prezento de kandidatiĝo jam en la jaro 2009. Laŭ la brazila instanco, kiu prezentis la proponon,  harmonia rilato inter pejzaĝoj kaj homaj intervenoj en tiu urbo faras ĝin unika. Oni aparte substrekis la belecon de iuj lokoj:

- "Sukerpano" : rokego staranta ĉe la enirejo de la golfo, al kies supro kondukas pendantaj trametoj; 
-  la fama statuo de Kristo, sur monto Corcovado, je alteco de 710 metroj ,
        inaŭgurita en 1931 kaj elektita en 2007 kiel unu el la "mirindaĵoj en la mondo";
-  la Tijuca-arbaro, la tria plej vasta verda urba areo en Brazilo, okupanta preskaŭ 4000 hektarojn;
-  la konata plaĝo Kopakabana, 5 kilometrojn longa;
-  kaj  la tuta golfo Guanabara mem.

UNESKO kreis la koncepton  pri "kulturpejzaĝo" en la jaro 1992, kiel novan specon de rekono de kulturaj riĉaĵoj. Jam ekzistas en la mondo pli ol naŭcent lokoj konsiderataj de ĝi kiel "mondaj posedaĵoj". Ĝis nun, oni konsideris kiel kulturpejzaĝojn nur tradiciajn agrokulturajn sistemojn, specialajn kamparajn lokojn, historiajn ĝardenojn kaj emocivekajn lokojn, laŭ simbola, religia aŭ historia vidpunktoj.


Brazilo havas aliajn 18 lokojn inter la UNESKO-riĉaĵoj, interalie la arkitekturan ensemblon de la ĉefurbo Brasília kaj la naturan paradizon en la insulo Fernando de Noronha.

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero