Meditado, korpekzercoj kaj gripo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

meditado_korpekzercoj.mp3 Listen on Posterous
Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj "scienca" kaj "natura" medicinoj. Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili. Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn. Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke  medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco.


La juli-aŭgusta numero de la bonega usona medicinrevuo "Annals of Family Medicine" publikigis interesan kaj utilan esploron pri la preventa influo de meditado kaj korpekzercoj al kvanto, daŭro kaj severeco de kazoj de gripo kaj malvarmumo ĉe homoj pli ol 50-jaraĝaj. Kiel oni scias, akutaj virusaj spirorganaj malsanoj estas plej oftaj sanproblemoj en la tuta mondo, kaj la plej oftaj kaŭzoj de foresto el la laboro. Kaj ĉe maljunaj homoj ili povas kaŭzi gravajn pulmajn komplikaĵojn. Vakcinoj plibonigis la situacion, sed atingas nur certan procenton da bonaj rezultoj; krome, vakcinoj protektas nur kontraŭ gripo, sed ne kontraŭ malvarmumo.
   
Oni statistike observis tri grupojn da pacientoj: la unua grupo praktikadis meditadon dum ok semajnoj; la dua grupo dum tiu sama tempo praktikadis moderajn korpekzercojn; la tria grupo nenion similan faris. Dum iom da tempo oni kontrolis la pacientojn koncerne  kazojn de gripo kaj malvarmumo, kaj la rezultoj estis frapaj: okazis pli multe da kazoj en la lasta grupo je proporcio de proksimume kvindek procentoj. Similajn ciferojn oni trovis rilate foreston el laboro kaj intensecon kaj daŭradon de simptomoj. Kaj la meditado-grupo eĉ iom superis la korpekzercan grupon koncerne pli bonan protekton.  Kompreneble, tiun eltrovon oni devos konfirmi per pliaj studoj, kiel kutime en sciencista medio, sed la vereco de tiu esploro ŝajnas tre probabla. Ĝi indikas, ke mensa stato rekte influas korpan sanon, kiel jam de longe instruas antikva saĝo. En ĉi tiu kampo, ankaŭ elekto de sanigaj nutraĵoj certe decide influas.
   
Nun, la problemo estas konvinki la homojn regule praktikadi meditadon, korpekzercojn kaj sanan nutriĝon...

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero