Furoris elektraj aŭtomobiloj antaŭ 100 jaroj



emobiloj_1912.mp3 Listen on Posterous
Eĉ la germana imperiestro Wilhelm veturigis ĝin: Ĉirkaŭ la jaro 1900 susuris dekmiloj da elektraj aŭtomobiloj tra la urboj de la mondo. La aŭtomobiloj kun baterioj tute klare superis la malbonodorantajn benzinajn aŭtomobilojn, la malpuraj konkurantoj ŝajnis esti senŝancaj. Sed tiam simpla inventaĵo metis finon al la glora epoko de la elektra aŭtomobilo.Antaŭ 100 jaroj ekzemple en Novjorko jam 40 procentoj de la entuta strata trafiko funkciis per elektraj aŭtomobiloj. En Usono jam survojis 60.000 tiaj veturiloj kaj en same multaj ŝargstacioj la susurantaj veturiloj povis ensuĉi elektran energion - en 128 usonaj urboj.

Dum multaj jaroj ne estis klare kia tipo venkos - ĉu la elektra, ĉu la benzina, sed nun jam preskaŭ 40 procentoj de la veturiloj estis elektraj kun altiĝanta tendenco. Sole en la jaro 1912 aldoniĝis preskaŭ 34.000 veturiloj.Kaj tiu unika furoro disradiis al multaj aliaj landoj. En la jaro 1912 en preskaŭ ĉiuj industriaj nacioj estis produktataj elektraj aŭtomobiloj, ĵurnalistoj laŭdegis la promesantan teknikon, reĝoj el Azio kaj Eŭropo mendis la miraklajn kestojn por sia veturilaro. Elektraj aŭtomobiloj estis popularaj kiel neniam antaŭe - kaj neniam poste.La trarompo por la elektraj motoroj alvenis kelkajn jarojn antaŭe: En la jaro 1899 ĉe Parizo okazis vetveturado kiu decidis pri la estonta uzo de la elektra aŭtomobilo. La elektra veturilo de belga konstruisto atingis novan mondan rekordon per rapideco de 105,88 kilometroj pohore. Tio kaŭzis veran ebriecon pri la perspektivoj de elektraj aŭtomobiloj.

Ĝis tiam la benzinaj aŭtomobiloj estis konsiderataj almenaŭ pli rapidaj, sed nun ili perdis eĉ tiun atuton.La elegantaj e-mobiloj estis en la enurba trafiko praktike nevenkeblaj. Ili estis tre facile stireblaj kial oni rekomendis ilin eĉ por virinoj. Tamen la e-mobiloj ne estis perfektaj. La pezaj baterioj bezonis reŝargon jam post 80 kilometroj kaj tial fakte apenaŭ eblis plenumi interurbajn vojaĝojn per e-mobiloj.En tiu situacio juna viro el Ohio en Usono atingis sensacion. Temis pri Charles Kettering kiu pro problemoj kun la okuloj devis rezigni pri studado por instruista kariero kaj li tial fariĝis inventisto.

Li petis patentojn por 300 inventaĵoj kaj inter tiuj estis malgranda aparato kiu estis destinita por eniri la teknikan historion. Li konstruis kaj kunmuntis ĝin en la jaro 1911 - la unuan elektran startilon.Jam en la jaro 1912 la startilo de Kettering estis muntita en la unuaj benzinaj aŭtomobiloj de Cadillac kiuj tiel estis starteblaj sen ĝena ekturnado de kranko. La furoro pri la e-mobiloj ĵus estis atinginta sian kulminon kaj nun subite ĝi finiĝis.

Subite la benzinaj aŭtomobiloj estis konsiderataj pli simple manipulebaj kaj per ili eblis realigi longdistancajn veturojn.Kaj tiel malsukcesis la miraklaj elektraj veturiloj antaŭ 100 jaroj pro la samaj kaŭzoj pro kiuj ankaŭ hodiaŭ aŭtomobilistoj hezitas transiri de benzina aŭtomobilo al e-mobilo.

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero