Nova Versio de Kurso de Esperanto (KaPe)


Kurso de Esperanto estas multrimeda komputilprogramo por la memlernado de Esperanto. Jen kelkaj el ĝiaj karakteroj:

Novaĵoj en la versio 4:

  • Printeblas la lecionoj kaj la ekzercoj;
  • Funkcias en Vindozo, Mako kaj Linukso;
  • Eblas pligrandigi / malgrandigi la literojn;
  • Nova fasado;
Kelkaj pliaj teknikaj informoj pri la nova versio:

Kurso de Esperanto 4 - Vindozo - Listo de modifoj

Versio 4.1 - (19/majo/2012)

  • Traduko al la araba inkluzivita;
  • La uzanto povas nun elekti inter la fasada stilo de Kurso4 (paĝomenuo ĉe la flanko) kaj la fasada stilo de Kurso3 (paĝomenuo ĉe la supro);
  • Nun eblas elekti apartan litertipon kaj litergrandon por la traduka teksto kaj la esperanta teksto;
  • Aldonitaj kelkaj lingvoj al la instalilo.

Versio 4.0.3 - (05/majo/2012)

  • Korektita la problemo pri mankantaj vortoj en la ekzercoj de leciono 8 (paĝo 11) kaj leciono 9 (paĝo 7).

Versio 4.0.2 - (15/aprilo/2012)

  • Kurso nun akceptas ankaŭ ekranojn kun maltalta rezolucio, kia 800x600;
  • La sondosieroj estas rekodigitaj al wma-formato, por solvi kelkajn problemojn en la dekodigo ĉefe en 64-bitaj sistemoj;
  • En la prononcaj ekzercoj, la grandeco de la registraj provekzempleroj estas reduktita de 16 bitoj al 8 bitoj, por solvi problemon en sistemoj kie 16-bita sonregistro ne eblas;
  • Korektitaj kelkaj partoj en la fasado.

Versio 4.0.1 - (20/marto/2012)

  • Traduko al la vjetnama lingvo;
  • Kelkaj ĝustigoj en la fasado.
--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero